Eŭstako la 2-a (Bulonjo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭstako la 2-a
Eŭstako la 2-a, bildigita en tapiŝo de Bayeux
Eŭstako la 2-a, bildigita en tapiŝo de Bayeux
Persona informo
Morto 1087
en informo mankas
Familio
Dinastio Flandra dinastio (Balduenoj) vd
Patro Eŭstako la 1-a vd
Patrino Matilda of Louvain vd
Gefratoj Lambert II, Count of Lens • Gerberga of Boulogne • Geoffroy de Boulogne vd
Edz(in)o Goda of England • Ida de Loreno vd
Amkunulo NN vd
Infanoj Gotfredo de BouillonEŭstako la 3-aBaldueno la 1-a • Ida • Godefroy de Boulogne, Lord of Carshalton vd
Profesio
Okupo feudatory vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eŭstako la 2-a Grafo de Bulonjo, (1015-1087) estis Duko de filo de Eŭstako la 1-a, (Grafo de Bulonjo inter 1049 kaj 1087, li estis konata kiel Eŭstako la lipharhava[1], kaj batalis en la normandaj teritorioj dum la Batalo de Hastingo, kaj poste li ricevis grandajn terdonojn kaj formante kun anglio baronfeŭdon[2]. Li estas unu el la malmultaj pruvitaj kompanoj de Vilhelmo la konkeranto. Oni ankaŭ sugestas ke Eŭstako estas la ĉefa apoganto de la tapiŝo de Bajozo.

Batalo de Hastingo, bajoza tapiŝaro

Luktoj kaj bataloj[redakti | redakti fonton]

En 1048, Eŭstako la 2-a kuniĝis al sia bopatra ribelo kontraŭ la imperiestro Henriko la 3-a (1017-1056). En la sekvinta jaro, Eŭstako ekskomunikiĝis de la papo Leono la 9-a (1002-1054) ĉar li edziĝis al tre proksima parencino. Eŭstako kaj Ida estis ambaŭ devenintaj el Ludoviko la 2-a (846-879), kaj ili estis sepagradaj geparencoj. Tamen, ĉar ĉiuj iliaj antaŭuloj ne estas konataj, iu pli proksima parenceco eble ekzistis. La ekskomuniko de la papo eble obeis postulon de Henriko la 3-a. La ribelo fiaskis kaj, en 1049, Eŭstako kaj Godofredo submetiĝis al la reĝo Henriko la 3-a.

En 1051, Eŭstako vizitis Anglion, kaj estis akceptita kun honoraĵoj en la kortego de Eduardo la konfesprenanto. Eduardo kaj Eŭstako estis iamaj bofratoj kaj restis kiel politikaj aliancitoj. Aliflanke, en la politika regado la plej elstara figuro en Anglio estis la grafo Godvino (1001-1053), kiu ĵuse estis edziginta lian filon al la filino de la Grafo de Flandrio, rivalo de Eŭstako. Krom tio, Sweyn Godwinson (1020-1050), filo de Godvino, dividis la feŭdon kun Rolfo la timida (m. 1057), duonfilo de Eŭstako.

Iu kverelo kie Eŭstako kaj siaj apogantoj envolviĝis kun la civitanoj de Dover kondukis al serioza disputo inter la reĝo kaj Godvino. Ĉi-lasta, al kies jurisdiskcio la enloĝantaro de Dover devis submetiĝi, rifuzis puni ilin. Lia respektomanko al la tiama aŭtoritato fariĝis kialo por lia forpelo kune kun lia familio. Ili lasis Anglion, tamen, en la venonta jaro, en 1052, ili revenis armitaj per granda armeo kaj helpataj de la flandroj.

En 1052, Vilhelmo de Taluo[3], Grafo de Arques[4], ribelis kontraŭ sia nevo, la duko de Normandio, Vilhelmo la konkeranto. Eŭstako supozeble envolviĝis en ĉi-ribelo, kvankam ne ekzistas specifaj evidentaĵoj, ĉar, post la malvenko de Vilhelmo de Taluo, li fuĝis al la bulonja kortego.

La sekvantaj jaroj spektis la pluajn avancojn inter Eŭstako kaj liaj malamikoj. La grafo Balduino de Flandrio kunsolidigis sian regadon sur la teritorioj, kiujn li estis aneksinta en la oriento. En 1060, li fariĝis mentoron de sia nevo, la reĝo Filipo la 1-a (1052-1108). Kontraste, la duonfilo de Eŭstako, Valtero de Mantes, fiaskis en sia pruvo pri repostulado de la Graflando de Majno[5]. Li estis kaptita de la normandoj kaj iom post li mortis laŭ misteraj cirkonstancoj, kaj estis anstataŭita de sia filo Eŭstako la 3-a.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. france:Eustace aux Gernons
  2. Baronfeŭdo: feŭdo regita de barono.
  3. Histoire de Guillaume le Conquérant, Antoine-François Prévost (dit Prévost d'Exiles)
  4. Histoire d'Abbeville et du comté de Ponthieu jusqu'en 1789, Volume 1, François César Louandre
  5. The collection of the history of England, Samuel Daniel, John Trussel
Antaŭe:Grafo de BulonjoPoste:
Eŭstako la 1-a10491087Eŭstako la 3-a