Fallinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fallinio de deklivo en geomorfologio kaj topografio aŭ de surfaco en geometrio estas tiu linio sur la surfaco, kiu sekvas la direkton de la plej granda dekliveco (gradiento). Ĝi sekcas nivelliniojn ĉiam ortangule. Sen konsidero de la inercio kaj de terenobstakloj akvo fluas laŭ la fallinio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Murawski, Geologisches Wörterbuch, 11-a eldono, Ferd. Emke Verlag, Stuttgart, 2004, 211 paĝoj, ISBN= 978-3-827-41445-8