Farmakopeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca farmakopeo de 1676.

Farmakopeo estas oficiala kompendio kun preskriboj por la analizo de kuraciloj. En la farmakopeo, ŝtate publikigita manlibro, estas formulitaj la normoj al kiuj konformendas kuraciloj kaj la preparaĵoj surbaze de tiuj ĉi. Ĝi entenas liston de la akceptitaj medikamentoj, kun sciigoj pri ilia formulado, preparado kaj uzado ( PIV2 ).

La redakto de la kompendio apartenas al ŝtate indikita komisiono. En 1964 oni decidis ke oni havigu Eŭropean Farmakopeon. La unua Eŭropa Farmakopeo estis publikigita tri jarojn poste.

  • unua eldono – publikigita en 1967
  • dua eldono – publikigita en 1980
  • tria eldono – publikigita en 1997
  • kvara eldono – publikigita en 2001, valida ekde 1 januario 2002
  • kvina eldono – publikigita je 15 juni 2004, valida ekde 1 januaro 2005
  • sesa eldono eldono – publikigita je 16 julio 2007, valida ekde 1 januaro 2008

Intertempe oni regule publikigas aldonojn, ankaŭ tiuj ĉi validas ekde certa dato. La Eŭropea Farmakopeo estas publikigita angle kaj france. Ankaŭ oficialaj germana kaj hispana tradukaĵoj estas disponeblaj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino derivas de la greka φαρμακοποιεια ( [farmakopoja] ), ekde φαρμακο- ( [farmako] ) 'kuracilo', sekvite de la verbo-radiko ποιε- ( [poje] ) 'fari' kaj fine de la abstrakta substantivo-finaĵo -ια ( [ja] ). Tiuj tri elementoj kunigitaj signifas 'kuracilo-farad-o'.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]