Favelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Favelo estas ladurbo (kvartalo de plejmalriĉuloj) situanta rande de brazilaj urbegoj. Krom faveloj, aliaj tipoj de komunumoj estas cortiço, invasão kaj arrabalde.

Favelo en Rio-de-Ĵanejro

La faveloj konstruiĝis pli frue nur el kestobretoj, ladokanistroj kaj palmofolioj (konstrumaterialoj), nuntempe ekzistas ankaŭ konstruaĵoj el ŝtonoj kaj lignobretoj, sed ĉefe el brikoj.

La unuaj faveloj estiĝis danke al la sklavoliberigo en 1888 kaj la pro tiama amasa alveno de ili en la grandurboj. En la komenco de la respublika periodo, la registaro promesis al soldatoj - kiuj luktis en interna milito de Canudos - domojn en Rio-de-Ĵanejro, sed kiam la milito finiĝis, la registraro donis al ili nur barakojn en monteto apud la urbo. La eks-soldatoj komparis la barakaron al tiu kie ili restis antaŭ Canudos dum la milito en monto Favela kaj nomis tiun lokon "Favela". La vorto "favela" signifas "fabeto" ĉar la en la monto Favela estis multaj sovaĝaj fabetoj.

La plej famaj faveloj estas en Rio-de-Ĵanejro. Rocinha (plantejeto) estas la plej granda, kun 70 mil loĝantoj. En aliaj urboj ankaŭ estas faveloj.

Ĝeneralaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Plejparto de loĝantoj de faveloj estas malriĉaj kaj vivas per ĉirkaŭ R$ 300,00 (ĉirkaŭ 170 usonaj dolaroj) po monato, sed ankaŭ estas industrilaboristoj kaj malgrandaj komercistoj kiuj vivas en ili kun salajroj ĝis R$ 1.000,00.

Ne ĉiuj domoj en faveloj estas domaĉoj, kelkaj estas eĉ laŭ brazila vidpunto, ĉefe en plej malnovaj partoj. En grandaj faveloj estas ankaŭ vendejoj, bakejoj, sambo-lernejoj kaj eĉ klinikoj kaj lernejoj.

Ĝenerale la faveloj estas sur montetoj, tiu estas male al logiko de Eŭropaj urboj, kie la plej riĉaj homoj loĝas en malaltaj partoj de urbocentro kaj la malriĉuloj vivas en plej altaj partoj de la urbo. Tio kaŭzas problemojn, ĉar la domoj estas malbone konstruitaj, kaj dum pluvaj sezonoj okazas lavangoj kiuj detruas domaĉojn kaj mortigas homojn.

En faveloj ankaŭ okazas la plejparto de krimoj, drogkomerco kaj bataloj inter banditaroj. Ofte okazas atakoj de policistoj kontraŭ banditoj en faveloj kiuj kaŭzas mortoj al nekrimuloj en faveloj. En la flaveloj agadas t.n. mortotaĉmentoj, konsistantaj el iamaj policanoj kaj kiuj murdas ĉefe junulojn, senkulpulojn de la flaveloj.

Dum la militista diktaturo de 1964-79 oni provis pri drastaj metodoj solvi la problemon, sed sensukcese.

Oni kalkulas ke en 2004 ĉ. 30 % de la loĝanoj de Rio-de-Ĵanejro vivas en faveloj. La registaro en Rio de Janeiro komencis en 2000 la programon "Favela Bairro", kiu celas alkonduki ĝis 2010 en ĉiun favelon kurenton, akvon, kanalizadon ktp. Vere tiu ne eblas, ĉar la faveloj multkreskas kaj en 2010 tre eble jam estos novaj faveloj. Unu el aferoj kiuj malebligas la finon de faveloj estas la "industrio de mizero", t. e., NROj kiu petas helpon al favelloĝantoj. Tiuj NROj, tre ofte, havas estrarojn kiuj ricevas, rekte aŭ nerekte, "monhelpon" por sia laborado, kaj al ili kiom pli da faveloj, pli bone. Pro tio, ili ofte troigas la imiĝon de sufero en faveloj, ĉar tio estas utila al monpeto.

Favelo en Nova Friburgo

La plej granda favelo troviĝas en Rocinha, en la urbodistrikto São Conrado de Rio-de-Ĵanejro kun ĉ. 70 000 loĝantoj.

Kompareblaj marĝenaj setlejoj troviĝas ankaŭ en aliaj landoj, sed tie oni nomas ilin slumo, getto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • C. Maria de Jesús: Tagebuch der Armut (germane: "taglibro de malriĉeco"), 4-a eldono, eldonejo Wegner, Hamburgo, 1963.