Faŭlto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Variaj tipoj de faŭlto:
A: horizontala faŭlto
B: normala faŭlto (pligrandigas la surfacon de la terkrusto)
C: inversa faŭlto (malpligrandigas la surfacon de la terkrusto)

En geologio faŭlto [1] estas plata roka rompiĝo kie evidentiĝas relativa moviĝo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Grandaj faŭltoj en la terkrusto rezultas el diferenca aŭ ŝira moviĝo kaj aktivaj faŭltaj zonoj foje kaŭzas tertremojn. Tertremojn kaŭzas liberiĝo de energio dum rapida glito trans faŭlto. Faŭlto kiu troviĝas laŭ la rando inter du tektonaj platoj nomiĝas transforma faŭlto.

Ĉar ofte faŭlto ne konsistas el unu, simpla rompiĝo, la termino faŭlta zono estas uzata por la zono de rompiĝo rilata al la ebeno de faŭlto. La du flankoj de nevertikala faŭlto nomiĝas la pendanta muro kaj la pieda muro. Laŭdifine la pendanta muro situas super la faŭlto kaj la pieda muro situas sub la faŭlto. Tiuj terminoj venis de minado, ĉar laborante tabulan ercaĵon en mino oni havas la piedan muron sub la piedoj kaj la pendantan muron super la kapo.

Trudfaŭlto estas rompo en la Terkrusto, tra kiu pli malnovaj rokoj estas truditaj super pli junaj rokoj.

Harold Wellman kaj Richard Willett en 1942 publikigis referaĵon en kiu ili priskribis la Alpan Faŭlton en Nov-Zelando[2]. La Alpa Faŭlto evidentiĝis kiam la Geologia Termezurado (registara instituto) publikigis la unuan geologian mapon de Nov-Zelando en 1947. En 1948 Wellman konstatis ke la Alpa Faŭlto estas moviĝinta 480 kilometrojn laŭlonge de la faŭlto je meza rapido 30 mm jare.

Diversaj faŭltoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 321
  2. The geology of the West Coast from Abut Head to Milford Sound - Part 1, Wellman, H.W. & Willett, R.W. 1942, Transactions of the Royal Society of New Zealand 71(4): 282-306

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]