Felsako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zahato: tradicia eŭska felsako

Felsako estas sako el haŭto de kapro, porko, bovo, bovido... kudrita de unu fino, kaj kies tutaj kudroj estas zorge ŝtopitaj per peĉo, tiel, ke ĝi netralasive entenu likvaĵojnaeron.

Estas unu el la plej malnova formo de ujo, uzata por transportado de vino, oleo, medo... La haŭtaj elstaraĵoj de la bestaj piedoj faris tenilojn, kaj la kolo; la elvreŝilon. Felsakoj utilis por alporti vinon en la manĝoĉambron kaj plenigi la pokalojn.

La zahato estas tradicia vina felsako de la eŭskaj ŝafistoj. Ĝi estas el virŝafa haŭto kaj ĝia elverŝilo estas el korno. Ruĝa ŝnuro estas kudrata ĉirkaŭ ĝi, kiu permesas porti ĝin.

Fromaĝa felsako[redakti | redakti fonton]

En la neolitiko, oni ekkonstatis, ke la stomako de ne demamigita bovedoj kazeigis lakton. Oni do metis lakton en felsakon farita el rumeno de bovido por fari la unuajn fromaĝojn.

Aerplena felsako[redakti | redakti fonton]

Flosilo[redakti | redakti fonton]

En antikva tempo, felsakoj plenblovataj per aero utilis por trapasi riverojn aŭ transporti varojn sur akvo, aŭ de ŝipo al bordo.

Festilo[redakti | redakti fonton]

En Antikva Grekio, dum la festoj al Bakĥo, estis konkurso nomata askôliasmos: la ludantoj devis resti plej eble kiel longtempe en ekvilibro sur oleata kaj plenblovata felsako.

Muzikilo[redakti | redakti fonton]

la sakŝalmo estas muzikilo komponiĝinta de felsako kaj tuboj kun anĉo. Ĝi estis konata de la antikvuloj sub nomo askaŭlo.

Aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

La romiaj legioj disvastigis en Eŭropon kaj en Brition ludon Harpastum, kies celo estis (verŝajne) porti en kontraŭan kampon felsakon pufa per sablo, pajlo, ĉifono aŭ brano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la greka ludo Askôliasmos

Pri la romania ludo Harpastum