Fendlipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Infano kun fendlipo

Fendlipoleporlipo estas denaska misformiĝo de la vizaĝo, kiu estas karakterizita per fendo en la supra lipo, makzelopalato. La fendo povas esti limigita al la supra lipo, sed ankaŭ povas daŭrigi en la supra makzelo kaj palato. Ankaŭ fendo nur en la palato ekzistas. La fendo povas esti unuflanka aŭ duflanka. Fendlipo ekestas dum la unuaj semajnoj de la gravedeco kiam la fendo, kiu estas normala fazo de la embria disvolviĝo, ne fermiĝas.

Ĝi estas kuracebla per kirurgio.