Ferenc Szálasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Szálasi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1897 (1897-01-06)
en Košice
Morto 12-an de marto 1946 (1946-03-12) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Tereza milita akademio vd
Partio Sagokruca Partio vd
Familio
Edz(in)o Gizella Lutz vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Laborkampo naziismo vd
Aktiva dum 1915– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SZÁLASI Ferenc (pron. sa`laŝi ferenc) (naskiĝis Kassa (nun Košice en Slovakio) en la 1-a de junio 1897 – mortis Budapeŝto la 3-a de decembro 1946). Li estis hungara faŝisma politikisto, gvidanto de Hungario fine de la Dua Mondmilito.

  • 1915: leŭtenanto
  • 1924: kapitano
  • 1925: eklaboras ĉe la generala stabo
  • 1933: majoro ĉe la generala stabo
  • 1935: li pensiuligis sin
  • 1935, marto: li fondis naziosocialistan partion
  • 1936: la fondita partio fiaskis dum la balotado
  • 1937-1938: arestis kaj prizonigis lin
  • 1939: kunfondis la Sagokrucan Partion, apogate far la nazioj politike kaj mone
  • 1944.15-a de oktobro: per puĉo venis al la ŝtatestreco. Li sindoneme apogis la naziojn per militaj kaj ekonomiaj rimedoj.
  • 1944.12. retiriĝis kun la nazioj al okcidenta Hungario, poste fuĝis al Germanio
  • 1946: mortpunis lin la hungara Popola Tribunalo

Dum lia agado, oni murdis, ekzekutis plurmil judojn, maldekstrulojn de Budapeŝto (pafis multajn ĉe la bordo de Danubo). Li fuĝis okcidenten kun rabitaj trezoroj de la hungara ŝtato.

Rimarko:

La amasa deportado de la hungaraj judoj okazis somere 1944, post la nazia okupado de Hungario (19-a de marto 1944).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.