Ferenc Tolvay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Informoj de la informkesto havas necertajn informojn!

Ferenc Tolvay
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1649 (1649-01-01)
en Mineu
Morto 30-an de novembro 1709 (1709-11-30) (60-jaraĝa)
Lingvoj latinahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto • poeto
vdr

Ferenc Tolvay [tolvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tolvay Ferenc estis hungara matematikisto, instruisto, lernejestro, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis menyői, liaj familiaj nomvariantoj estis Tolvaj, Tholvay, Tholway, lia persona nomo laŭ la malnova ortografio estis Ferencz.

Ferenc Tolvay[1] naskiĝis en 1649 aŭ en 1650 en Gyöngyös (laŭ alia informo en Menyő (Transilvanio, nuntempe Mineu en Rumanio), li mortis ie eble en 1711.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Tolvay studis en Gyöngyös, probable ankaŭ en Sárospatak. De 1676 ĝis 1680 li estis instruisto kaj lejnejestro en pluraj lernejoj. En 1704 li aranĝis taĉmenton kaj aliĝis al liberecbatalo de Ferenc Rákóczi la 2-a. Iom poste li estis fortikaĵestro en pluraj fortikaĵoj. Li verkis matematikajn librojn (li estis aŭtoro de unu el la plej disvastigitaj elementaj aritmetikaj manlibroj en Hungarujo) kaj poemecan kronikon pri la liberecbatalo. Li mortis sola sen idoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az Arithmetikának avagy Az Számlálásnak öt Speciesinek rövid Magyar Regulákban foglaltatott Mestersége (Debrecen, 1674, 1675, poste en aliaj lokoj, lastfoje en 1727)
  • Atrium Ingeniosae Artis Arithmeticae latinlingva lernolibro (Debrecen, 1706)
  • poemeca kroniko

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]