Fiksa stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fiksa stelo (de la latina stellae fixae „fikslokaj steloj“) estas tiuj astroj, kiuj ŝajne ne moviĝas rilate al la aliaj steloj. Do, fiksa stelo estas ĉiu stelo ekster la sunsistemo, ĉiu stelo krom nia suno. Ili formas la bildojn (konstelaciojn) de la nokta ĉielo, konataj en multaj kulturoj.

En antikva Grekio kaj en mezepoko homoj kredis, ke la steloj estas fiksitaj en giganta ĉiela sfero („firmamento“, la firma=fiksa sfero), rotacianta ĉirkaŭ la tero. Jam Ptolemeo (150 p.K.) sciis, ke la diametro de la firmamento estas grandega rilate al la tero, ke ne eblas mezuri ilian distancon (per mezurado de la paralakso). Nur en la 18-a jarcento astronomoj komencis spekuladi pri tiaj distancoj.

La kontraŭo de fiksa stelo en tiu koncepto estas la „migranta stelo“ = planedo, kies moviĝo estas nudokule observebla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]