Filadelfio (Egiptio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la antikva egiptia urbo Filadelfio. Por aliaj samnomaj urboj vidu la apartigilon Filadelfio.
Filadelfio
setlejoarkeologia loko [+]

Supermara alteco21 m [+]
Koordinatoj29° 27′ 2″ N, 31° 5′ 3″ O (mapo)29.45055555555631.084166666667Koordinatoj: 29° 27′ 2″ N, 31° 5′ 3″ O (mapo)
HorzonoUTC+02:00 [+]

Filadelfio (Egiptio) (Egiptio)
Filadelfio (Egiptio) (Egiptio)
DEC

Map
Filadelfio
Vikimedia Komunejo:  Philadelphia, Egypt [+]
vdr

Filadelfio estis antikva urbo en la oaza baseno Fajum - iom okcidente de la rivero Nilo - en Egiptio. La ruinoj nuntempe nomatas Kom el-Ĥaraba el-Kebir, Kom el-Hamam, Darb Girza, Kom Darb Gerzaer-Rubajat kaj situas proksimume 40 kilometrojn nordoriente de la urbo Madinat al-Fajum.

La urbaj ruinoj kovras areon de proksimume 1000 × 500 metroj. La loko estis fondaĵo de la helenisma ptolemea epoko, konkrete de la reganto Ptolemeo la 2-a. Ne klaras, ĉu antaŭ tiu tempo jam en la faraona epoko tiuloke situis loĝloko. Ĉirkaŭ la jaro 1900 la ruinaro estis plurfoje la celo de arkeologiaj esploroj, kiuj aparte celi trovi papirusojn kaj relative malmulte atentis pri la ruinoj de la historia urbo kaj ties arkitekturo. En la nekropoloj de la urbo trovigeblis multaj portretoj de mumioj.

Fruaj elaeraj fotoj kaj skiza plano de la germana egiptologo Ludwig Borchardt el la jaro 1924 montras, ke la urbo havis ortangulajn stratajn kruciĝojn. En la sudo de la urbo troveblis templo de egipta stilo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paola Davoli: L'archeologia urbana nel Fayyum di eta ellenistica e romana, Napolo 1998, paĝoj 139–148.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]