Filistro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel filistro oni nomas malŝate spirite malvastajn personojn, kiuj elstaras pro spirita malmovebleco, klara konformeco kun sociaj normoj, malinklino kontraŭ ŝanĝoj de la kutima vivmedio kaj forta bezono por sociala sekureco. Krome en la arta medio filistro malŝate signifas iun, kiu ne ŝatas aŭ malŝatas arton (plejparte avangarda arto) kaj lige kun tio estetikajn aŭ ideajn valorojn, je tio tamen transprenas kaj aplikas nekritike antaŭpretigitajn, ofte burĝaj nomitajn imagojn.

Historio de la nocio[redakti | redakti fonton]

Onidire la nocio aperis unuafoje en Jena en la malfrua 16-a jarcento. En universitataj urboj ĝi nomis ne studantan burĝon, kiu vivis en simile streĉoplena rilato al la studentoj kiel en la biblio la Filiŝtoj kun la hebreoj. En ĉi tiu kunteksto Schopenhauer difinas filistron kiel homo sen spiritaj bezonoj.

Ekde la germana romantismo la nocio transpasis la limojn de la studenta kunteksto: poetoj kiel Brentano, Heine kaj Novalis apelaciis pri sia sendependa genio; filistro do estis laŭ ilia opinio taŭga nocio por signifi iliajn konservemajn kontraŭulojn en la kulturaj institucioj. Moko pri filistroj estis tiel vaste disvastiĝintaj, ke oni povas paroli pri memstara tekstĝenro, la prifilistra satiro.

Renesancon travivis la nocio en Anglio dum la tempo de la estetikismo.

La nocion filistro, komence insultaĵo de la nobelaro kontraŭ la burĝaro, uzis ekde la komenco de la 20-a jarcento progresemaj maldekstremuloj kontraŭ la sociajn elitojn. Nuntempe la nocio direktiĝas foje ankaŭ kontraŭ tiuj el la maldekstruloj, kiuj alvenis en la estra socitavolo.

Filistroj en la literaturo[redakti | redakti fonton]

En sia romano Der ewige Spießer (La eterna filistro), aperinta en 1930, verkisto Ödön von Horváth karakterizas filistron kiel "hipoĥondrian miiston, kiu alstrebas, ĉie malkuraĝe sin adapti kaj falsi ĉiun novan ideon proprigante tiun al si." La filistro travojaĝas la tutan mondon kaj tamen nur vidas sin mem. Kio estas bona kaj malbona, li scias sen pripensado.

La literaturo de la 19-a jarcento ŝajnas koni du kategoriojn de filistroj. Charles Dickens priskribas la bonaniman filistron; tiu estas homo, kiu servutas al supraĵa societemo kaj krome ŝatas resti en asocioj. Sendanĝeraj ŝercoj kaj iaspeca familia moviĝo dominas. La malicaj variaĵoj de filistroj aperas ĉe Honoré de Balzac en ties romano La etburĝoj: malico, klaĉemo, kalumnio kaj perfido, orgojlo, ĉiosciemo kaj brustoŝveliteco dominas. La regato en la samnoma romano de Heinrich Mann el 1914 estas oportunisto, kunulaĉo kaj konformisto servutema al aŭtoritato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]