Filogenetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Filogenetiko estas studo pri parenceco inter la specioj, celanta kompreni la evoluadon de la vivaĵoj. Eblas studi la evoluadon de specioj, kaj ankaŭ de subspeciaj aroj.

Oni montras la parencecon inter specioj per filogenetika arbo. La nombro da nodoj inter la branĉoj, kiuj montras tiom da kunprapatroj, figuras la gradon de parenceco inter la specioj. Ju pli da nodoj, kaj do kunprapatroj, estas inter du specioj, des pli ilia parenceco estas fora, tio estas ke ilia kuna prapatro estas malnova.

Filogenetiko nuntempe uzas kaj komparas kompleksajn genajn informojn dank'al novaj sciencoj kiel Bio-komputiko kaj Matematika komputoscienco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]