Fina Venko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fina Venko, alivorte finvenkismo estas humanisma movado de Esperanto ligita al la Fina Venko, termino kiu reprezentas la ideon ke estontece ĝi povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale, kaj ĉiufoje pliaj homoj havos Esperanton kiel duan lingvon tial, ke ĉi tio okazigos multajn avantaĝojn en diversaj kampoj: pli alta kompreno kaj takso pri niaj diferencoj, pri lingva demokratio, kiel lerniga ilo, por pli alta socia egalo kaj de oportunoj, por ke povu esti multe pli alta aliro al kulturo kaj disvolvado de kono, ktp. Finvenkisto do estas esperantisto kiu esperas je oficiala rekono de Esperanto flanke de la ŝtatoj kiel dua lingvo por ĉiuj[1] aŭ laboras por atingi ĉi tiun socian ŝanĝon[2].

La fina venk' - muzikfilmeto de Inicialoj dc

TEJO komprenas sian agadon pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo[3]. Se oni kredas ke Esperanto povos kaj devos fariĝi ĉies dua lingvo, disvastigo de Esperanto iĝas la plej grava afero, sed plena finvenkismo ja ne malebligas ke oni povas partopreni la komunumon en la nuntempo kaj havi avantaĝojn de ties servoj[4]. Se oni ne kredas ke Esperanto povos esti io plia ol malgranda malplimulta lingvo, la disvastigo de la lingvo direktiĝas al la bezonoj de tiu minoritata komunumo: kiel oni zorgu ke ĝi ne malaperu, aŭ ĝis kioma grado ĝi kresku aŭ povas kreski[4].

Manieroj atingi la Finan Venkon[redakti | redakti fonton]

Inter la esperantistoj oni kredas ke ekzistas 2 ĉefaj manieroj atingi la Finan Venkon:[5]

  • desubismo - per individua hom-laboro, tio estas, per civitanoj kaj kolektivoj;
  • desuprismo - per registara flanko, ekzemple per leĝoj kiuj permesas instrui Esperanton en lernejoj.

Zamenhof, dum deklamo de 1910 esprimis sian opinion rilate al tio dirante:

Citaĵo
 Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua [desubismo], ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta.[5] 

Objektive, eblas aserti ke la historio pruvas ke necesas la uzado de ambaŭ.[mankas fonto]

La Fina Venko kiel termino[redakti | redakti fonton]

Iuj homoj proponis novajn terminojn por Fina Venko, ekzemple influitaj pro sia nacia lingvo pro laŭvorta traduko. Ekzemplo de ĉi tio estas "Fina Sukceso"[mankas fonto]. Tamen, Fina Venko estas la nura termino kiun oni vere uzas, unuflanke pro kutimo kaj aliflanke pro lingva ekonomio. Se oni devus traduki nacilingven, ĝusta traduko estus eble "fina ŝanĝo" aŭ "fina atingo".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Evildea, Ĉu Esperanto savos aŭ estingos aliajn mondajn lingvojn, YouTube
  2. Por kompreni la evoluon de Esperantio en la dua jarcento - el "Esperanto 125", Heroldo de Esperanto nro 7 (2286), julio 2018.
  3. Por kompreni la evoluon de Esperanto en la dua jarcento - el "Esperanto 125", p. 4, Heroldo de Esperanto, nro 7 (2286), julio 2018.
  4. 4,0 4,1 (eo) Christer Loernemark (la 30-an de majo 1999), Vizaĝlibro, Heroldo de Esperanto, n-ro 2311, aŭgusto 2020.
  5. 5,0 5,1 https://www.steloj.de/esperanto/paroloj/kongr6a.html Dum la Universala Kongreso de Esperanto de 1910

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.