Finance Watch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finance Watch
emblemo
organizaĵo
Komenco 2011
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo, Belgio
Retejo Oficiala retejo
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr

Finance Watch (financa observejo) estas eŭropa ne-registara organizaĵo (NRO) kiu faras esploron kaj lobiadon pri financa reguligo.

Bazita en Bruselo, la organizaĵo fokusas sur financa reguligo[1] en la Eŭropa Unio kaj ĝiaj membro-ŝtatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la financa krizo, la G20 redaktis agendon por la reformo de la financa sistemo, post kiu ankaŭ la EU provis reguligi financajn merkatojn kaj bankojn, sed la premo de la financa lobio estis granda. Estis malmulte da kontraŭkompetenteco kaj ĉi tiu unuflanka premo estis spertata kiel danĝero por la demokratio[2].

Finance Watch ekestis la 30-an de junio 2011 post alvoko kiu rezultis en peticio iniciatita de 22 membroj de la Eŭropa Parlamento[3], inkluzive de membroj el ĉiuj gravaj politikaj grupoj tiutempe (ALDE, EPP, Verduloj/ELA, UEM/NVM kaj S&D).[4] Tiu ĉi agad-alvoko estis subskribita de pliaj 140 elektitaj oficialuloj el tuta Eŭropo, kondukante al esplorprojekto.

Misio[redakti | redakti fonton]

Finance Watch deklaras ke ĝia misio estas "plifortigi la voĉon de la socio en la reformo de financa reguligo faranta lobiadon kaj prezentante solidajn argumentojn al leĝfarantoj kaj al la publiko kiel kontraŭpezilo al la privataj interesoj de lobioj de la financa industrio"[5].

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de dosieroj kiujn Finance Watch pritraktas estas kapitalo-postuloj por bankoj (la Basel III-interkonsento), la bankostrukturo, financa spekulado (en: high-frequency trading), spekulado ĉe manĝaĵoj kaj rimedoj, krom protekto de neprofesiaj investantoj. Finance Watch ankaŭ organizas konferencojn pri financaj reguligaj aferoj.

En la jaro 2018 Finance Watch kampanjos sub #ChangeFinance (ŝangu financadon) por konsciigi la publikon pri la neceso de fundamenta ŝanĝo en la financa sistemo.

Strukturo kaj financado[redakti | redakti fonton]

Finance Watch estas internacia asocio sub belga leĝo (AISBL/internacia asocio senprofitcela) kaj havas du tipojn de membroj: individuoj kaj civilaj sociaj organizoj.[6] La lastaj inkluzivas konsumantajn grupojn, komercajn uniojn, asociojn por socia loĝado, NROjn pro naturprotektismo aŭ evoluhelpokaj esplorcentrojn.

La buĝeto de la organizo havas kiel ĝiaj ĉefaj fontoj projektfinancadi de la Eŭropa Unio kaj subvencioj de pluraj bonfaraj fondumoj: Fondumo Adessium, Fondation pour le progrès de l’homme, Friedrich-Ebert-Stiftung, Better Markets, Open Society Initiative for Europe, same kiel donacoj de individuoj kaj kotizoj de membroj.

Principoj[redakti | redakti fonton]

La organizo deklaras ke ĝi sekvas jenajn ses principojn cele al sia misio:[7]

  1. La rolo de la financa industrio (asignanta kapitalon, mastrumante riskon kaj provizante financajn servojn) havas implicojn por la publika intereso.
  2. La tutunua rolo de financo estas asigni kapitalon al produktiva uzo.
  3. Financoj servu la veran ekonomion, ne inverse: antaŭ la 1980-aj jaroj la financa mondo estis servanto de la ekonomio, nun ĝi estras ĝin[2].
  4. Bankoj estas laŭleĝaj en la akirado de profitoj kiuj certigu ilian komercan pluvivon, sed profitoj ne devus malutili la publikan intereson.
  5. Kreditriskon oni ne vastigu al la tuta socio.
  6. La vera ekonomio bezonas aliron al kapitalo kaj financaj servoj, en daŭrebla, justa kaj travidebla maniero. Ĉiuj financaj institucioj devus pripensi ĉu iliaj investoj kaj kreditoj jes aŭ ne kontribuus al la daŭreblaj evoluceloj[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : depost la klimata konferenco en Parizo kaj la lanĉo de daŭreblaj evoluceloj oni ankaŭ parolas pri daŭrebla financado.
  2. 2,0 2,1 2,2 (nederlanda) Lisa Develtere, Sustainable finance, intervjuo kun Benoît Lallemand, estro de Finance Watch, Revuo 'De kleur van geld' (la koloro de mono), nro 135, 2018, Triodos-banko.
  3. (angla) "Finance Watch – a lobby to break the lobbies" Arkivigite je 2013-10-13 per la retarkivo Wayback Machine. Der Tagesspiegel (angla traduko), la 23-an de februaro 2012.
  4. (angla) "Signatories" Arkivigite je 2013-09-28 per la retarkivo Wayback Machine, financa observeja retejo.
  5. (angla) "Finance Watch" Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine. Listing on FnWG.
  6. "About us" Arkivigite je 2013-03-09 per la retarkivo Wayback Machine. Finance Watch website. Retrieved 7 March 2013
  7. "About us" Arkivigite je 2013-03-09 per la retarkivo Wayback Machine. Finance Watch website. Alirita la 7an de Marto 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Oficiala retejo de Finance Watch : www.finance-watch.org

(angla) Finance Watch-a lobby to break the lobbies (interesogrupo por rompi la interesogrupojn Arkivigite je 2013-10-13 per la retarkivo Wayback Machine), traduko de artikolo en Der Tagesspiegel, la 23-an de februaro 2012.