Firno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Firno sur Fiescheralp (Aleĉ-Glaĉero)

Firno estas intera stato de akvo inter neĝo kaj glacio. La vorto firno devenas de la malnovgermana vorto firni, kiu signifas matura respektive plenaĝa. Firno estas neĝo, kiu aĝas minimume unu jaron kaj do postvivis almenaŭ unu abalciperiodon.

Firnlimo[redakti | redakti fonton]

La firnlimo estas la suba somera limo de la seninterrompa neĝkovrilo sur glaĉeroj. La parto de la glaĉero super la firnlimo oni tial ankaŭ nomas firnkampon.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

Firno estiĝas, kiam neĝkristaloj per ripeta degelado kaj refrostiĝo kunfandiĝas al pli grandaj grajlaj kaj grajnecaj objektoj. El ok metroj da neĝo dum tiu ĉi proceso estiĝas proksimume unu metro da firno. La denseco de firno estas inter 0,4 kaj 0,8 g/cm³. La sekvan ŝtupon de la transformproceso al glaĉerglacio oni nomas firnglacion. Tiu ĉi metamorfozproceso (metamorfozo) estas ĉefe kaŭzata per premo.

Malnovneĝo[redakti | redakti fonton]

En popola lingvo oni utiligas la vorton firno ofte ankaŭ ĝenerale por specialaj formoj de malnova aŭ krustiĝinta neĝo. Kelkfoje oni nomas kampojn kun malnova neĝo ankaŭ firnkampoj, kvankam la neĝo ne nepre aĝas unu jaron. Ankaŭ kiam sur glaĉero troviĝas pli nova neĝkuŝo oni foje parolas pri firnigita glaĉero. Ankaŭ la surfacan, molan neĝkuŝaĵon, kiu en printempo estiĝas pro sunradioj kaj altaj aertemperaturoj sur krustiĝinta neĝkuŝaĵo, oni nomas firno. Oni tiam ekzemple diras, ke deklivo firnkovriĝas.

Utiligo de la vorto por glaĉero[redakti | redakti fonton]

Oni ofte utiligas la vorton firno por firnkovritaj glaĉeroj kaj ankaŭ foje kiel sinonimo de glaĉero (la bavara kaj aŭstra vorto Ferner por glaĉero devenas de la radiko firno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]