First National Pictures

El Vikipedio, la libera enciklopedio
First National Pictures
filmkompanio vd
Dum 1917 - 1936
Fondintoj Thomas Lincoln Tally vd
Sidejo Usono
Lando Usono
Agokampo filmo • kina distribuado
Posedata de Warner Media Group vd
vdr
Studioj de First National Pictures en Burbank, Kalifornio (ĉ. 1928).

First National Pictures estis usona entrepreno de kinproduktado kaj distribuado. Ĝi estis fondita en 1917 kiel First National Exhibitors' Circuit, Inc., asocio de sendependaj teatro-posedantoj en Usono, kaj iĝis la plej granda ĉeno de teatroj en la lando. Etendiĝante el montrado de filmoj al ties distribuado, la kompanio reorganiziĝis en 1919 kiel Associated First National Theatres, Inc., kaj Associated First National Pictures, Inc. En 1924 ĝi etendiĝis por iĝi kinproduktora kompanio kiel First National Pictures, Inc., kaj iĝis grava studio en la filmindustrio. En Septembro 1928, la kontrolo de First National pasis al Warner Bros., en kio estis komplete absorbita en la 4a de Novembro, 1929. Nombraj filmoj de Warner Bros. estis tamen markitaj kiel First National Pictures ĝis 1936, kiam First National Pictures, Inc., estis dissolvita.