Fiŝkano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiŝkaptisto en boato uzante kano — Feroa poŝtmarko kun bildo fare de infano

Fiŝkano estas vergo por kapti fiŝojn. Ĝi estas farita el ligno aŭ el artefaritaj materialoj. Oni uzas ĝin en fiŝhokado, kun fadeno, fiŝhoko, kaj logaĵo, kiel bazaj neeviteblaj partoj, krom plibonigaĵoj, kiel plumbaĵo aŭ alia kanpezilo kaj korkaĵo, bueto aŭ alia flosilo, kiu indikas ĉu fiŝo kaptiĝis aŭ kie estas malproksima logaĵo.

La vorto mem indikas, ke tradicie oni uzis kanojn por fiŝkapti, kvankam oni jam menciis aliajn taŭgajn materialojn; inter la tradiciaj elstaras kanoj de bambuo pro ties fleksebeco, malmulta pezo, kaj dureco. Inter novaj, artefaritaj materialoj elstaras la fiŝkanoj el karbono, kiuj lastatempe estas tre uzataj. Tamen pri tiu lasta materialo indas mencii, ke foje okazis elektrokutadoj (kaj mortoj) ĉar kaj karbono kaj la artefarita materialo de fadeno estas elektrokondukiloj kaj foje fiŝkaptisto ne rimarkas suprajn kablojn, kiam ili malproksimiĝas, tamen allogaĵoj multe malproksimiĝas dum eklanĉo.

La plej revolucia avantaĝo kiun oni enmetis en funkciado de fiŝkano estis tiu de turnilo, kie oni gardas la fadenon. Dum lanĉado danke al la pezo de allogaĵo (plus pezilo) la fadeno disiras kaj poste per kranko oni enturnigas la fadenon sur la bubeno por alproksimigi la allogaĵon kun eventuala fiŝo aŭ kaptaĵo.

En popola kulturo ofte oni ripetas konatan eldiraĵon pri malpliigo de malriĉeco aŭ malsato en malriĉaj landoj, kiam oni eldiras: "Ne donu al ili fiŝon por manĝi, sed fiŝkanon por ke ili mem elturniĝu". Tiele oni konsideras grava fiŝhokado.