Flago de Eŭskio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Eŭskio

La Flago de EŭskioIkurrina (ankaŭ: Ikurriña) estas forta simbolo de Eŭskio.

La vorton ikurrin kreis la Eŭska naciisto Sabino Arana por nomi "flagon" ĝenerale, kaj kun difina artikolo -a ĝi iĝis la nomo por flago desegnita de lia frato Luis Arana Goiri en 1894 por ilia hejmlando Biskajo, simile al la Union Jack de Britio.

La krucoj verda (kruco de Sankta Andreo) kaj blanka (kruco de Sankta Georgo) memorigas pri legendaj bataloj de Biskajanoj kontraŭ eksterlandanoj. Ili ankaŭ simbolas Biskajajn foruojn kaj katolikismon, respektive. Iompostiome la flago disvastiĝis al ĉiuj Eŭskaj regionoj, kaj estas hodiaŭ videbla de Bajono ĝis Bilbao.

Dum la diktaturo de Francisco Franco, tiu flago iĝis grava simbolo por eŭska rezistemo. Ĝi estis la oficiala flago de Eŭska Aŭtonoma Komunumo.

Freŝa navara leĝo malpermesas, ke oficialaj ejoj, ekzemple urbodomoj, hisu flagon de Eŭskio kun la Navara flago. Tio ĝenas navarajn eŭskajn naciistojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.