Flago de Gujano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La flago de Gujano, konata kiel La Ora Sagpinto, estas la flago de Gujano ekde majo 1966 kiam la lando sendependiĝis de Britio. Ĝin dezajnis Whitney Smith, usona flagisto, sed sen la blankaj kaj nigraj linioj, kiujn aldonis proponoj de la Kolegio de Armoj en Britio. La proporcio estas 3:5. La koloroj estas simbolaj: verda por agrikulturo kaj arbaroj, blanka por riveroj kaj akvo, ora por minerala riĉaĵo, nigra por la eltenivo, kaj ruĝa por fervoro kaj dinamiko.

Historiaj flagoj[redakti | redakti fonton]

Kiam ĝi estas parto de la brita imperio, la flago de gujano estis brita blua flago kun kolonia kantono. Neoficiala ruĝa versio uziĝis sur la maro.[1] La unua flago ekestis en 1875 kaj ŝanĝiĝis iomete en 1906 kaj 1955.[2] Kiel ĉiuj britaj flagoj, la koloniaj flagoj de Gujano estas ĉiuj je proporcio 1:2.

Flago de Brita Gujano (1875-1906)
Flago de Brita Gujano (1906-1919)
Flago de Brita Gujano (1919-1955)
Flago de Brita Gujano (1955-1966)

Presidentaj flagoj[redakti | redakti fonton]

La prezidenta flago de Gujano efektiviĝis per deklaro je la 23a de februaro 1970. Postaj prezidentoj ŝanĝis la deklaron por anstataŭigi la priskribon de la flago por enhavi la prezidantan flagon, kiun tiu volis uzi dum sia daŭro en la posteno.

Presidenta flago de Guyano (1970-1980) de Arthur Chung
Presidenta flago de Guyano (1980-1985) de Presidento Forbes Burnham
Prezidenta flago de Gujano (1985-1992) de Prezidento H. Desmond Hoyte
Prezidenta flago de Gujano (1992-1997) de Prezidento Cheddi B. Jagan
Prezidenta flago de Gujano (1997-1999) de Prezidento Janet Jagan
Prezidenta flago de Gujano (1999-2015) de prezidentoj Bharrat Jagdeo kaj Donald Ramotar
Prezidenta flago de Gujana (2015-2020) de Prezidento David Granger
Prezidenta flago de Gujano (2020-) de Prezidento Irfaan Ali

Servoj[redakti | redakti fonton]

Gujana defenda forto
Gujana polico
Gujana mallibereja servo
Gujana fajra servo

References[redakti | redakti fonton]