Flago de Jordanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1:2

La nacia flago de Jordanio estas bazita sur la flago de la Araba Ribelo kontraŭ la Otomana Imperio dum Unua Mondmilito. La flago estas nigra, blanka kaj verda kaj la tri strioj estas ligitaj al ruĝa triangulo. La koloroj signifas la kalifujojn de abasidoj,umajadoj kaj fatimidoj. La ruĝa triangulo estas de la dinastio de haŝemidoj.

La seppinta stelo estas la simbolo de la sep versoj de la unua surao en la Korano, kaj signifas ankaŭ la unuecon de la araboj. Kelkaj kredas ke ĝi estas reprezento de la sep montetoj sur kiuj Amano, la ĉefurbo, estis konstruita.

La koloroj de la jordana flago estas tiuj de la tutaraba flago. Ili estis unuafoje uzita en 1917 por reprezenti "tut-arabismon", kiu serĉis sendependecon de la Otomana Imperio.