Flago de Latva Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Latva SSR en 1940
Flago de Latva Soveta Socialisma Respubliko

La flago de Latva SSR estis adoptita la 17-an de januaro, 1953.

Antaŭ tio, de la 25-a de aŭgusto 1940, la flago estis ruĝa kun la ora rikoltilo kaj martelo en la pintangulo, kun la latinaj karakteroj LPSR (Latvijas Padomju Sociālistiskā Republika) super ili. La flago estis oficiale anstataŭita en 1990, kiam la nacia flago de Latvio estis reenkondukita, kaj ĝia uzo ĉe publikaj okazaĵoj nun estas malpermesita.

La flago estas prezentita kiel rektangula ruĝa flago kun marblua ondeta akvo kun blanka bordo ĉe la fundo (kiu reprezentas la Riveron Daugava), kun la oraj martelo kaj rikoltilo, kaj la orranĝa stelo ĉe la supro de la kantono.