Flago de Porto-Riko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Flago de Porto-Riko reprezentas kaj simbolas la insulon kaj homojn de Porto-Riko. La plej ordinaraj uzitaj flagoj de Puerto-Riko estas la nuna flago kiu reprezentas homojn de Porto-Riko; urbaj flagoj kiuj reprezentas la malsamajn regionojn de la insulo; politikaj flagoj kiuj reprezentas la politikajn kredojn de la homoj kaj sportflagoj kiuj identigas Puerto-Rikon kiel la lando reprezentita per siaj sportistoj dum konkuradoj.

La originoj de la nuna flago de Porto-Riko, adoptita en 1952, venas de la jaro 1868, kie la unua puertorika flago, estis elpensita de Dro. Ramón Emeterio Betances kaj brodita de Mariana Bracetti. Tiu flago estis uzita en la puertorika ribelo kontraŭ hispana regado en la insulo, konata kiel "El Grito de Lares".

La kuba flago naskiĝis por reprezenti movadon kiu celis integri la insulon en Usonon, sed fine ĝi fariĝis simbolo de sendependa ŝtato. Rilate la insulon Porto-rikon okazis tute kontraŭe. Temas pri simbolo pripensita por sendependa ŝtato kiu fine fariĝis flago de teritorio asociita al Usono. La movado por sendependigi la insulon en Porto-riko naskiĝis en la jaro 1892 ĉirkaŭ la patriotisma movado de Kubo. La ĉefa luktanto favore la kuban sendependiĝon, José Martí, celis fakte la liberigon de ambaŭ insuloj (Kubo kaj Porto-riko), pro tio ambaŭ flagoj, kaj kuba kaj portorika, tute similas rilate striojn, stelon kaj kolorojn, kvankam koloroj reale aperas inversigitaj en la porto-rika flago rilate la kuban standardon.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 9.