Florenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Florenco
Fotomontaĵo

El arĝento kun lilio el gorĝo
komunumo de Italio • urbego • urbo • Italian city-state • ĉefurbo
Ŝtato  Italio
Regiono Toskanio
Provinco Florenco
Geografia situo 43° 47′ N, 11° 15′ O (mapo)43.78333333333311.25Koordinatoj: 43° 47′ N, 11° 15′ O (mapo)
Alto super marnivelo 50 m
Areo 102 km²
Loĝantaro 360 930 (2023)
Loĝdenso 3527 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Galluzzo kaj Settignano
Najbaraj komunumoj Bagno a Ripoli, Campi Bisenzio, Fiesole, Impruneta, Scandicci kaj Sesto Fiorentino
Patrono Sankta Johano Baptisto
Festa tago 24-a de junio
Nomo de loĝantoj fiorentini
Poŝtkodo 50100
Imposta kodo D612
Kodo laŭ ISTAT 048017
Telefona prefikso 055
Retpaĝo oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Florenco (itale Firenze fi'rɛnt͡se) estas urbo en norda Toskanio, en centra Italio, ĉe la Rivero Arno.

Ĝi grandas 102 km2 kaj ĝia loĝantaro estas ĉirkaŭ 375 000, krom antaŭurba loĝantaro de 200 000. Florenco estas la ĉefurbo de la regiono Toskanio; ĝi estis dum jarcentoj la ĉefurbo de eta ŝtato (la Duklando de Florenco kaj poste la Grandduklando de Toskanio) kaj mallonge (1865-1871) de la tuta Reĝlando de Italio. Ĝin longe (1434-1494, 1512-1527 kaj 1530-1737) regis la Mediĉoj. Krome la urbo estas la administra centro de provinco de Italio, kiu ekde la jaro 2015 havas la oficialan nomon metropola urbo Florenco.

Florenco estis centro de mezepoka eŭropa komerco kaj financo kaj kelkfoje konsideriĝas la naskloko de la Itala Renesanco. Florenco estas fama pro ĝia riĉo de arto kaj arkitekturo. Oni diras, ke el la 1000 plej gravaj eŭropaj artistoj de la dua jarmilo, 350 loĝis aŭ laboris en Florenco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Florenco kuŝas en la valo de la rivero Arno, kiu kreas malgrandan ebenaĵon inter la nordaj Apeninoj kaj la montetoj de Chianti.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

  • Galluzzo estas parto de la kvartalo 3a de la urbo Florenco en la suda pinto de la Florenca komunumo. Ĝi estas konata ĉefe pro la fama Florenca Kartuzio.
  • Arcetri estas loĝloko en Florenco, inter la montetoj sude de la urbocentro. Nombraj historiaj konstruaĵoj estas tie, kiel la domo de la fama sciencisto Galileo Galilei (nome Villa Il Gioiello, La juvelo).
  • Settignano estas frazione (submunicipo) sur monteto nordoriente de Florenco, konata pro marmorminejoj kaj skulptistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La registrita historio de Florenco komenciĝis kun la fondiĝo en 59 a.K. de kolonio fare de romiaj eks-soldatoj, kun la nomo Florentia. Ĝi estiĝis la ĉefurbo de episkopejo en la frua 4-a jarcento, kaj sekve estis sub la regno de Bizanca imperio, Ostrogotoj, Lombardoj kaj Frankoj, dum kiu la loĝantaro eble malkreskis al 1000 homoj.

Historia centro de Florenco

Ĝi fariĝis «Aŭtonoma Urbo» (vidu Respubliko de Florenco) ekde 1115 kaj komencis sian progreson ĝis konvertiĝo en gravan ekonomian potencon en Eŭropo kun la kreado de sia propra valuto floreno en 1252.

El 80 000 loĝantoj antaŭ ol pesto de 1348, multaj laboris en lano-industrio. Florencanoj travivis kelkajn ribelojn, ekzemple la Ciompi-ribelo de 1378, ĝis kiam la familio Mediĉoj prenis la urbestradon. Plurfoje Mediĉoj lasis kaj reprenis urbestradon ĝis 1537 kiam ili fariĝis per papa helpo Dukoj, unue de Florenco kaj poste de Toskanio en 1569. Ilia regado tiamaniere daŭris du jarcentojn.

La malapero de tiu ĉi dinastio inkludis Toskanion ene de Aŭstrio-Hungario ĝis la unuiĝo de Italio. Toskanio fariĝis provinco de la Itala Reĝlando en 1861, la unua itala parlamento situis en Florenco, kiu iĝis ĉefurbo de la nova lando inter 1865 kaj 1871 (post Torino kaj antaŭ Romo)

En la 20-a jarcento la urbo multe kreskis precipe danke al turismo (tre grava pro la pluraj artaĵoj), industrio kaj komerco. En 1966 estis grava inundo kiam estis urbestro Piero Bargellini.

En Florenco okazis la 1-a Eŭropa Socia Forumo, de la 7-a ĝis la 10-a de novembro 2002, kaj ĝi estas la urbo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en 2006.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La Palazzo Vecchio ĉe la Piazza della Signoria.

La Rivero Arno fluas tra antikva parto de la urbo kaj ludas gravan rolon en ĝia historio, portante riĉecon per komerco kaj malriĉecon pro oftaj inundoj. Sur ĉi rivero troviĝas grava kaj bela ponto, la Ponte Vecchio (Olda Ponto), komence konstruita fare de la etruskoj kaj la sola ne difektita dum la Dua mondmilito

Centre de la urbo troviĝas la Fontano de Neptuno, skulptaĵo farita el marmoro ĉe romia akvodukto ankoraŭ funkcianta.

La plej fama palaco estas la Palazzo Vecchio (Malnova Palaco), monumento dediĉita a la familio Mediĉoj, kiuj regis la urbon dum la 15-a jarcento. Tre proksima estas la Galleria degli Uffizi (unu el plej famaj artaj muzeoj en la mondo) kaj la skulptarta muzeo Bargello kun pluraj laboroj de Michelangelo kaj Donatello.

En alia bordo de la Arno (Oltrarno laŭ florencanoj) troviĝas la granda Palazzo Pitti kiu gastigas la privatan artan kolekton de la familio Mediĉoj; ĉe ĉi tiu palaco troviĝas la ĝardeno Giardino di Boboli dekorita per interesaj skulptaĵoj.

La Loggia dei Lanzi estas konstruaĵo ĉe la Piazza della Signoria: ĝi entenas aron da famaj skulptaĵoj, inter ili:

  • La rabo de la junaj Sabininoj (Giambologna, 1583)
  • Herkulo kaj la Kentaŭro (Giambologna, 1599)
  • Perseo kaj Meduza (Benvenuto Cellini, 1554)

La arkitektura juvelo de la urbo estas sendube la katedralo Santa Maria del Fiore konata ankaŭ per la nomo "il Duomo", alia grava preĝejo estas Santa Croce (Sankta Kruco) (kie?) oni povas vidi tombojn de Galileo, Michelangelo kaj aliaj famuloj de la florenca historio. En la baptejo Sankta Johano videblas interalie la tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a.

Aliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

La loka futbala teamo estas Fiorentina. Florenca piedpilko estas revivigo de mezepoka piedpilko.

Notindaj homoj el Florenco[redakti | redakti fonton]

Malnovurba pejzaĝo
Florenco

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Florenco havas multajn ĝemelajn urbojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Florenca Esperanto-Asocio.

la 30-an de decembro 1905 fondiĝis en Florenco grupo, kies oficiala bulteno estis la unua regiona Esperanto-gazeto (1906); inter la pioniroj de tiu movado meritas apartan atenton Cicetti, Dattari, advokato Viterbo. En Florenco mem stariĝis kun pluraj grupoj en 1910 Itala Esperantista Federacio (IEF), kies unua ĝenerala kunveno (la 1-a Itala Kongreso de Esperanto) okazis en Florenco je 21-23 de marto 1910. Prof. Corrado Grazzini en Florenco organizis nacian asocion inter Esperantistaj instruistoj; tiu ĉi asocio estis en 1916 reorganizita. Luigi Scarselli en Florenco verkis en tiuj jaroj la verkon "Marŝo de la Esperantistoj".

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Florenco inter la 29-a de julio kaj la 5-a de aŭgusto 2006, sub la patroneco de la itala prezidento. La kongresa temo estis: Lingvoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo. Prezidanto kaj vic-prezidanto de la Loka Kongresa Komitato estis Aldo Grassini kaj Antonio De Salvo. Partoprenis 2209 homoj el 62 landoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]