Florkulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Florikulturo)
Florkulturejo.

Florkulturo (ankaŭ florkultivado)[1] estas branĉo de hortikulturo kiu kulturas florojn (precipe tranĉflorojn) kaj aliajn ornamajn plantojn, kiel potplantojn, staŭdojn kaj lignoplantojn (arbojn, arbustojn, arbedojn). La lignecaj plantoj por eksterdomaj ornamaj celoj estas plejparte produktataj de specialaj entreprenoj. En Esperanto la nomo arbokultivejo estus taŭga kaj oni povus konsideri ĝin kiel branĉo de la forstoscienco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Florkulturo" estas kunmetaĵo de "flor-" (fundamenta) kaj "kultur-" (1-a oficiala aldono). "Florkultivado" estas kunmetaĵo de "flor-" kaj "kultiv-" (neoficiala, sed agnoskita de pluraj gravaj vortaroj).