Flughaveno Munkeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flughaveno Munkeno

emblemo

commercial airport
IATA: MUC ICAO: EDDM
Resuma informo
Lando Germanio
Regiono Supra Bavario
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Flughafen München GmbH
Apuda urbo Freising (8 km)
Alteco 448 m
Geografia situo 48° 21′ 14″ N, 11° 47′ 10″ O (mapo)48.35388888888911.786111111111Koordinatoj: 48° 21′ 14″ N, 11° 47′ 10″ O (mapo)
Flughaveno Munkeno (Bavario)
Flughaveno Munkeno (Bavario)
DEC
Flughaveno Munkeno
Flughaveno Munkeno
Situo de Flughaveno Munkeno
Map
Flughaveno Munkeno
Kurej-angulo 8/26
Kurej-longo 4.000 m
vdr

La Flughaveno Munkeno (germane Flughafen München Franz Josef Strauß) situas 28 km nord-oriente de Munkeno 37 km de la centro) inter la urboj Erding (oriente) kaj Freising (okcidente). Ĝi estas internacia civila flughaveno. En 2009 ĝi havis 396.805 flugojn kaj 32,7 milionojn da pasaĝeroj.

Ĝi estas la plej granda flughaveno de Bavario, la dua plej granda de Germanio (post la Flughaveno Frankfurta) kaj la 7-a de Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua komerce uzata flughaveno de Munkeno estis iom norde de la urbocentro, sur Oberwiesenfeld, kie nun troviĝas la olimpika stadiono. Tie jam en 1910 establiĝis aviada lernejo, poste transmetita al Oberschleißheim. Je la 24-a de oktobro 1939 oni inaŭguris grandan flughavenon ĉe vilaĝo Riem, tiutempe ekster Munkeno. La dua mondmilito prokrastis la enkondukon de civila aertrafiko ĝis 1948.

Jam en 1954 oni konstatis, ke la kresko de la munkena setlo-areo ne lasis spacon por pligrandigo de la flughaveno. Post longa serĉado pri taŭga nova loko oni decidis en 1969 pri la nuna loko. En 1987 komenciĝis la konstruaj laboroj.

Je la 11-a de majo 1992 la flughaveno estis ceremonie malfermita. La reala flugtrafiko komenciĝis la 17-an de majo; noktomeze la 16-an la malnova flughaveno en Riem estis fermita, kaj la sekvan matenon malfermiĝis la nova. Pro tiu preskaŭ senproblema transiro similaj translokadoj provis profiti de la tiamaj spertoj, ekzemple la translokado de la flughaveno de Bankoko en 2006.

Elkosma vido de 2002
Desupra vido

Atingebleco[redakti | redakti fonton]

La flughaveno estas atingebla aŭte per la aŭtovojo A92, al kiu liĝas ĝin la aŭtovojeca vojo St2584. Fervoje ĝin ligas du antaŭurbaj linioj de Munkeno (S1 al la okcidento, S8 al la oriento de Munkeno). Tiuj antaŭurbaj linioj haltas en ĉiu stacio kaj tial atingas la centran stacidomon nur post ĉ. 40 minutoj. Linio S1 disbranĉiĝas en Neufahrn por servi ne nur la flughavenon, sed ankaŭ la urbon Freising; tial la trajnoj de/al Munkeno ordinare estas dispartigitaj-rekunigitaj en Neufahrn. Oni planas ligi la flughavenon ankaŭ al regionaj trajnoj. Linia bustrafiko ekzistas al Erding kaj Freising kaj al kelkaj pli foraj urboj, ekzemple Augsburg kaj Landshut.

Planoj konstrui magnetfervojon (sistemo Transrapid) inter la flughaveno kaj la centra stacidomo de Munkeno estis nuligitaj en 2008 pro la altaj kostoj.

Pro la iom granda distanco al Munkeno oni ŝerce diras, ke la flughaveno estas "atingebla nur per aviadilo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]