Foino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Foino

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Genro: Marteso Martes
Specio: M. foina
Martes foina
(Erxleben, 1777)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Skeleto

Foino (Martes foina) estas specio de marteso kiu havas brilan blugrizan ĝis blubrunan hararon, iom malpli delikatan ol tiu de la arbara marteso; duobla makulo sur la gorĝo estas blanka. Ĝi havas po 5 fingrojn sur ĉiuj kruroj. Ĝi seksardas de fino de junio ĝis aŭgusto, sed evoluo de la embrioj restas en vezikformo kaj plu evoluas nur fine de la vintro. La 3-6 idoj naskiĝas printempe kaj iĝas memstaraj post 3 monatoj. Ili maturiĝas sekse en la aĝo de 2-3 jaroj. Ili vivas 8-10 jarojn. Ĝia felo estis tre valora en la 14-17aj jc, oni povis pagi eĉ imposton per ĝi.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Martes foina foina
  • Martes foina bosniaca
  • Martes foina bunites
  • Martes foina kozlovi
  • Martes foina intermedia
  • Martes foina mediterranea
  • Martes foina milleri
  • Martes foina nehringi
  • Martes foina rosanowi
  • Martes foina syriaca
  • Martes foina toufoeus

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.