Forceja gaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La forceja efiko de suna radiado sur la surfaco de la Tero kaŭzita de forcejaj gasoj

Forceja gaso estas atmosfera gaso, kiu sorbas kaj emisias radian energion de la infraruĝa spektro. Ĝi estas principa konsistigaĵo de la forceja efiko. La plej gravaj forcejaj gasoj sur Tero estas karbona dioksido (), akvovaporo (), ozono (), dinitrogenoksido (), kaj metano (), de kiuj karbona dioksido estas totale la plej granda kaŭzanto de temperatura ŝanĝo.

La plimulto de antropogenaj karbonaj dioksidaj emisioj devenas de brulado de fosiliaj brulaĵoj, ĉefe karbo, petrolo, kaj natura gaso, kun aldonaj kontribuoj de senarbarigo, ŝanĝoj en uzado de tero, erozio de grundo kaj agrikulturo (inkluzive de brutaro).[1] La ĉefa fonto de antropogenaj metanaj emisioj estas besta agrikulturo, sekvata de fuĝemaj emisioj el gaso, nafto, karbo kaj aliaj industrioj, solida malŝparo, la produktado de rizo, ktp.

La nuna tutmonda varmiĝo estas la rezulto de la antropogena aŭ homfarita pliigo de forcejaj gasoj en la atmosfero[2][3][4][5].

Kombinaĵo kaj siaj efikoj[redakti | redakti fonton]

kombinaĵo formulo koncentriĝo en la atmosfero (ppm) kontribuo
akvovaporo kaj nuboj 10–50,000 36–72%  
karbona dioksido ~400 9–26%
metano ~1.8 4–9%
ozono 2–8 3–7%  

Fontoj de forcejaj gasoj[redakti | redakti fonton]

Besta agrikulturo reprezentas 14.5% de la tuta kvanto de antropogenaj emisioj ĉiujare laŭ la Uniĝintaj Nacioj.[6] La plimulto de emision de besta agrikulturo devenas el bovaĵo kaj laktaĵo, 41% kaj 20% respektive. 44% de brutaraj emisioj estas metono, kiu estas unu el la pli fortaj emisioj, sed ĝi daŭras en la atmosfero malpli longe ol karbona dioksido.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EPA,OA, US (12 January 2016). "Global Greenhouse Gas Emissions Data – US EPA". US EPA.
  2. IPCC AR4 SYR Appendix Glossary (PDF). Arkivita el la originalo je 2018-11-17. Alirita 14-a de decembro 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-17. Alirita 2015-12-13.
  3. Karl TR, Trenberth KE (2003). “Modern global climate change”, Science 302 (5651), p. 1719–23. doi:10.1126/science.1090228. 
  4. (2007) Historical overview of climate change science. In: Climate change 2007: The physical science basis. Contribution of Working Group I to the Fourth Assessment Report of the Intergovernmental Panel on Climate Change (Solomon S., Qin D., Manning M., Chen Z., Marquis M., Averyt K. B., Tignor M. and Miller H. L., editors) (PDF), Cambridge University Press. Arkivigite je 2018-11-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-26. Alirita 2015-12-13.
  5. NASA Science Mission Directorate article on the water cycle. Nasascience.nasa.gov. Arkivita el la originalo je 2009-01-17. Alirita 2010-10-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-17. Alirita 2015-12-13.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-01. Alirita 2019-12-27.