Forĝejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tradicia forĝejo

Forĝejo [1] estas metiejo, kie laboras forĝisto.

En ĉiu tradicia forĝejo troviĝas fajrejo, kie la pilaborenda metalpeco estas varmegigata. La prilaborado okazas sur amboso, kie la forĝisto batas la pecon per martelo.

La brulaĵo por la fajro estas aŭ ŝtona aŭ ligna karbo kaj por atingi altajn temperaturojn de pli ol 1000  °C oni enblovas pli da oksigeno (aero) en la fajron helpe de blovbalgoventolilo.

Forĝisto apud fajrejo
Forĝisto batas pecon sur amboso

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 354