Francesco Landini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Landini
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1334 (1334-11-30)
en Fiesole
Morto 2-an de septembro 1397 (1397-09-02) (62-jaraĝa)
en Florenco
Tombo Baziliko de Sankta Laŭrenco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Respubliko Florenco
Okupo
Okupo komponisto • astrologo • muzikilfaristo • kantistoorgenisto • liutisto
vdr

Francesco LANDINILANDINO (naskiĝis ĉirkaŭ 1325, mortis en 1397) estis florenca orgenisto kaj komponisto. Li estis unu el la plej famaj kaj estimataj komponistoj el sia tempo.

Blinda de infanaĝo (rezulto de sufero je variolo), Landini fariĝis unu el la plej eminentaj aktivuloj en la itala stilo ars nova. Li estis tre estimata orgenisto kaj ludis multajn aliajn instrumentojn, inkluzive de la liuto kaj gitaro. Li pasigis la plimulton de sia vivo en Florenco, kaj tie mortis.

La verkado de Landini estis preskaŭ ekskluzive sekulara. Kvankam ekzistas registroj indikantaj, ke li komponis sanktan muzikon, el ĝi neniom transvivis. Tio, kio transvivis, estas multaj balatoj kaj malpli multaj madrigaloj. Oni subkomprenas, ke li verkis proprajn tekstojn por multaj el siaj verkoj. La verkado de Landini reprezentas preskaŭ kvaronon el ĉia transvivinta 14-jarcenta itala muziko.

Landini estas la eponimo de la Landini-kadenco (aŭ Landino-sesto), kadenca formulo per kiu la sesa grado de la gamo (la submedianto) estas enmetita inter la konduktono kaj ĝia solvo je la toniko (muziko).

Li estas sepultita en la preĝejo de San Lorenzo en Florenco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]