Francis Crick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francis Crick
Nobel-premiito
Persona informo
Francis Harry Compton Crick
Naskiĝo 8-an de junio 1916 (1916-06-08)
en Northampton
Morto 28-an de julio 2004 (2004-07-28) (88-jaraĝa)
en La Jolla
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono • Kolegio Gonville kaj Caius • Mill Hill School • Universitato de Kembriĝo • Northampton School for Boys vd
Subskribo Francis Crick
Familio
Edz(in)o Odile Crick vd
Profesio
Okupo biologo • genetikisto • fizikisto • neŭrosciencisto • biokemiisto • molekula biologo • universitata instruisto • biofizikisto • verkisto vd
Laborkampo molekula biologioDNAfizikoneŭrosciencobiofizikogenetiko vd
Doktoreca konsilisto Max Perutz vd
Verkado
Verkoj Life Itself: Its Origin and Nature vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francis Harry Compton CRICK (naskiĝis la 8-an de junio, 1916, mortis la 28-an de julio, 2004) estas unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo.

Francis Harry Compton Crick (1916-2004)

Naskita en Northampton, Anglio, li studis fizikon ĉe University College, Londono, kaj fariĝis scienca diplomito (B.Sc.) en 1937. Post la Dua mondmilito, dum kiu li laboris pri magnetaj kaj akustikaj minoj, li ekstudis biologion. En 1951, li eklaboris kun James Watson ĉe Cavendish Laboratory. Sin apogante sur la Rentgen-radia esplorado de Rosalind Franklin, ili ambaŭ elpensis la proponon de helika strukturo de DNA, kiun ili publikigis en 1953, kaj pro kio ili ambaŭ ricevis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino 1962. Li ankaŭ signife kontribuis kuŝante fundamentojn de la nun matura kampo Molekula Biologio. Tio entenas esplorojn pri la naturo de la Genetika Kodo kaj la meĥanismon de la proteina sintezo. Li forlasis la molekulan biologion por lia alia intereso, Konscio, pri kio li lasttempe okupiĝis.

Crick laboris ĉe la Instituto Salk por Biologiaj Studoj en La Jolla, Kalifornio. Li mortis en San Diego, Kalifornio de intesta kancero.