Francis Younghusband

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francis Younghusband
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1863 (1863-05-31)
en Murree
Morto 31-an de julio 1942 (1942-07-31) (79-jaraĝa)
en Lytchett Minster
Mortokialo apopleksio
Tombo Lychett Minster Parish Church
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Royal Military College, Sandhurst • Clifton College
Familio
Patro John William Younghusband
Patrino Clara Younghusband
Frat(in)oj George John Younghusband • Clara Emily Younghusband
Edz(in)o Helen Augusta Magniac
Infanoj Eileen Younghusband • Charles Younghusband
Okupo
Okupo esploristo • atleto • verkisto de nefikcio • ĵurnalistogeografo • mistikulo • oficiroverkisto • vojaĝisto
vdr
Francis Younghusband

Siro Francis YOUNGHUSBAND (31-an de majo 1863 en Murree, Hindio - 31-an de julio 1942 en Lytchett Minster, Dorset, Britio) estis brita oficiro kaj esplora vojaĝanto.

Li trapasis en 1887 Manĉurion kaj la montaron Karakorum (kiel la unua eŭropano) tra la Muztagh-montpasejo. Li partoprenis inter 1889 kaj 1895 multajn ekspediciojn en la nord-hindiaj montaroj. Dum tiu unu ekspedicio, disvastiĝis en Hindio la misinformo, ke li estis murdita fare de rusoj kiel suspektita spiono, kio kaŭzis preskaŭ militon inter Hindio kaj Rusio.

Fine de 1903, lin sendis Lord Curzon al Tibeto, por elkonstrui komercajn kontaktojn. Tiuj klopodoj celis antaŭi eblan rusajn klopodojn. Ĉar la Dalai Lama rifuzis la komercadon kun la britoj, Younghusband ekagadis perforte.

La ekspediciaj fortoj en 1904 atingis la urbon Lhasa, post kiam ili neniigis la tibetajn trupojn, tre mizere ekipitajn. En Lhasa, oni premis la tibetanojn al komerca traktato kaj al brita armea apogpunkto en Lhasa. La sekvantaj traktadoj altrudis malfermon de la lando al komercado kajoni eĉ detranĉis teritoriojn favore al Ĉinio. (Brita ekspedicio al Tibeto)

Post la unua mondmilito, li ekipis ekspediciojn por veturo en la Himalajo. Pli poste li verkis ekspediciajn sciigojn kaj okupiĝis pri religiaj kaj filozofiaj demandoj. Li apogis la klopodojn de Hindio por memstareco. Li fondis en 1936 la Mondkongreson de kredo.

Verkoj, literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Younghusband, Sir Francis: Der Himalaja ruft, Berlin. Union Deutsche Verlagsgesellschaft Roth &. Co., 1937.
  • Younghusband, Francis: La epopeya del Everest, 1946, Barcelona, Ed. Juventud
  • Younghusband, Sir Francis: The Heart of Nature or The Quest for Natural Beauty, 1921, London, Murray
  • Patrick French: Younghusband: The Last Great Imperial Adventurer. 2004 (englisch)
  • Tsepon W.D. Shakabpa: Tibet. A Political History. Yale 1967, 4. Auflage New York 1988, ISBN 0-9611474-1-5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]