Frankismo (judismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frankismo estis Ŝabtajanisma religia movado el judismo de la 18-a kaj 19-a jarcentoj,[1] centrita en la estreco de la postulanta mesio Jacob Frank, kiu vivis el 1726 ĝis 1791. Frank malakceptis religiajn normojn, kaj diris al siaj sekvanroj, ke ili devige trarompu des pli multajn moralajn limojn kiom eble. Je ties pinto, oni reklamis 50 000 sekvantojn, ĉefe judoj loĝantaj en Pollando kaj aliaj partoj de Orienta Eŭropo.[1][2][3]

La judaj aŭtoritatoj en Pollando ekskomuniis Frank kaj liajn sekvantojn pro iliaj herezaj doktrinoj kiuj inkludis diigon de li mem kiel parto de triunuo kaj aliaj polemikigaj konceptoj kiel nov-karpokrata "purigo pere de trarompo".[4]

Frank ŝajne kreis novan tendencon de judismo, kiu fakte aligis kelkajn aspektojn de Kristanismo en Judismon. La disvolvigo de tiu Frankismo estis unu el la konsekvencoj de la mesia movado de Sabbatai Zevi. Tiu religia mistikismo proponis sociekonomiajn ŝanĝojn inter la judoj de Pollando, Litovio kaj Rutenio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Frankism. En The YIVO Encyclopedia of Jews in Eastern Europe
  2. Heretic of the Month: Jacob Frank En Webarchive [1] dato = 2016-10-12. Gazeto American Jewish Life
  3. Jacob Frank. britannica.com. Alirita 24a de Oktobro 2010.
  4. Maciejko (2003)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Abrahams, Israel (1911). "Frank, Jakob". En Chisholm, Hugh (eld.). Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.
  • Frank, Yakov (1978). Sayings of Yakov Frank. Harris Lenowitz (trad.). Oakland, CA: Tzaddikim. ISBN 0-917246-05-5.
  • Lenowitz, Harris, “The Charlatan at the Gottes Haus in Offenbach,” in Goldish, Matt, and Richard H. Popkin, eds., Jewish Messianism in the Early Modern World, Dordrecth, Kluwer Academic, 2001, pp. 189–202.
  • Maciejko, Pawel (2011). The Mixed Multitude:Jacob Frank and the Frankist Movement. Philadelphia, PA: University of Pennsylvania Press. ISBN 978-0-8122-4315-4.
  • Maciejko, Paweł (2004) [2003]. The Frankist Movement in Poland, the Czech Lands, and Germany (1755–1816). University of Oxford. OCLC 56118446.
  • Maciejko, Pawel (2005). "Frankism" (PDF). The YIVO Encyclopedia of Jews in Eastern Europe. Yale University Press. Archived from the original (PDF) on 2006-10-03. Alirita la 1an de Decembro 2020.
  • Maciejko, Pawel (2005). "'Baruch Yavan and the Frankist movement: intercession in an age of upheaval", Jahrbuch des Simon-Dubnow-Instituts 4 (2005) pp. 333–354.
  • Maciejko, Pawel (2006). "'Christian elements in early Frankist doctrine", Gal-Ed 20 (2006) pp. 13–41.
  • Mandel, Arthur (1979). The Militant Messiah: The Story of Jacob Frank and the Frankists. Atlantic Highlands, NJ: Humanities Press. ISBN 0-391-00973-7.
  • Mieses, Mateusz (1938). Polacy–Chrześcijanie pochodzenia żydowskiego. Warsaw: Wydawn.
  • Scholem, Gershom. "'Shabtai Zvi' and 'Jacob Frank and the Frankists'". Encyclopaedia Judaica (CD-ROM eld.). Arkivita el la originalo la 16an de Januaro 2009. Alirita la 1an de Decembro 2020.