Franklin Leonard Pope

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franklin Leonard Pope
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1840 (1840-12-02)
en Masaĉusetso
Morto 13-an de oktobro 1895 (1895-10-13) (54-jaraĝa)
en Masaĉusetso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esploristo • inventistoinĝeniero • elektrika inĝeniero • patentadvokato • executive
vdr

Franklin Leonard POPE (2a de decembro 1840 – 13a de oktobro 1895) estis usona inĝeniero kaj inventisto pri telegrafio kaj elektrotekniko, kaj esploristo.

Li estis grava kontribuanto al la teknologiaj antaŭeniroj de la 19a jarcento.[1] Li estis unu el la estroj de la esplorado rilata al la Collins Overland Telegraph, konata ankaŭ kiel Rus-Usona Telegrafo.[2]

Post disvolvigi sistemon por trakti kaj presi la prezojn de oro en borso, Pope partneris kun Thomas Edison en 1869, formante la kompanion Pope, Edison & Company Electrical Engineers, kaj inventis unukablan telegrafon en 1870. Tiu telegrafo estas nune konata kiel borsindikilo, kaj estis amplekse uzita en grandurboj por borsaj indikoj. La partnereco de Pope kun Edison finis tuj post ties formigo.[3]

Pope atingis registron de kelkaj patentoj pri sia laboro en sistemoj de fervoja signalilo, plej grava el kiuj estis lia invento de 1872 por fervoja cirkvito por aŭtomata kontrolo de signalsistemo per elektra blokado, kiu estis amplekse uzata de plej gravaj usonaj fervojoj. Pope estis prezidanto de la Usona Instituto de Elektraj Inĝenieroj el 1886-1887.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Telegraph history
  2. Pope's diaries En webarchive [url=https://web.archive.org/web/20070804001501/http://www.telegraphtrail.org/history/section07.htm] 2007-08-04
  3. IEEE biografio. Pope estis 6 jarojn pli aĝa ol Edison kiu estis 22-jaraĝa en 1869.
  4. Franklin Pope. IEEE Global History Network. IEEE. Alirita 8a de aŭgusto 2011.