Frans Alfons Janssens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la biologo Frans Alfons Janssens. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Janssens.
Frans Alfons Janssens
Persona informo
NomoFrans Alfons Janssens
Dato de naskiĝo23-a de julio 1865
NaskiĝlokoSint-Niklaas
Dato de morto8-a de oktobro 1924
MortolokoWichelen
Aĝo je morto59
Okupoj kaj profesioj
Okupojbiologo kaj kanoniko
Geografio
ŜtatoBelgio
Portalo pri Homoj
vdr

Frans Alfons Janssens (naskiĝis la 23-an de julio 1865 en Sint-Niklaas, mortis la 8-an de oktobro 1924 en Wichelen) estis belga biologo kaj kanoniko Li estis filo de la politikisto Theodoor Janssens.

Li estis profesoro pri biologio en la Katolika universitato de Loveno kaj, poste okupis katedron pri mikroskopia ĉelbiologio, kiel posteulo de Jean-Baptiste Carnoy.

Li malkovris la fenomenon de interkruciĝo de la kromosomoj, kiun li nomis "kiasmatipio". Plulaboris pri tiu malkovro ĉefe britaj kaj usonaj scientistoj, kiel la Nobel-premiito Thomas Hunt Morgan.

Li estis ankaŭ prezidento de la "Societé Belge de Biologie" (Belga societo pri biologio) kaj kanoniko en la Katedralo de Sankta Bavo en Gento.

En 1953 la Katolika universitato de Loveno malfermis la "F.A.Janssens Laboratorium voor Genetica" (Laboratorio F.A.Janssens pri genetiko), agnoskante la trafecon de la sciencaj laboroj de Frans Alfons Janssens. La nuna nomo de tiu laboratorio estas "Centrum voor Microbiële en Plantengenetica" (centro pri mikroba kaj planta genetiko).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]