Franz Gerhard Wegeler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Gerhard Wegeler
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1765 (1765-08-22)
en Bonno
Morto 7-an de majo 1848 (1848-05-07) (82-jaraĝa)
en Koblenco
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitato
Okupo
Okupo kuracisto • biografo • obstetrikisto
vdr

Franz Gerhard WEGELER (22a de Aŭgusto 1765 - 7a de Majo 1848) estis germana kuracisto el Bonn, kiu estis juna amiko de Ludwig van Beethoven.[1] Li estis la patro de la historiisto Julius Stephan Wegeler (1807-1883).

Li studis medicinon ĉe la Universitatoj de Bonn kaj de Vieno. Post fini sian studadon en Aŭstrio, li revenis en Bonn, kie li iĝis titolita profesoro de jurmedicino kaj obstetriko (1789).[2] En 1794 li eliris el Bonn dum la Francaj Revoluciaj Militoj, kaj revenis en Vienon, kie li renovigis sian amikecon kun Beethoven. Post pasigi du jarojn en Vieno, li revenis al Bonn kiel instruisto kaj ĝenerala praktikisto de medicino.

En 1807 li translokiĝis al Koblenco, kie li aliĝis al la prusia civila servo kaj ricevis kelkajn prestiĝajn premiojn.

Wegeler estis framasono; Beethoven korespondis kun li pri la temo de la muziko de Beethoven (ne framasona muziko) kiu estis uzata en loĝiaj ceremonioj. Beethoven proponis komponi pli bonkvalitan pecon ol tiu kiu laŭdire estis uzita.

Kiel distinga doktoro, Wegeler estis rememorita pro sia biografio de 1838 pri Beethoven (Biographische Notizen über Ludwig van Beethoven), kiu estis publikigita kun la komponisto Ferdinand Ries (1784-1838) dekunu jarojn post la morto de Beethoven. Historiistoj konsideras tiujn memorojn grava kaj fidinda fonto de informaro pri la vivo de la granda komponisto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schweisheimer, Waldemar (July 1945). "BEETHOVEN'S PHYSICIANS". The Musical Quarterly. 31 (3): 289–298. doi:10.1093/mq/xxxi.3.289. [1] Alirita la 19an de marto 2018. "Beethoven was the friend of Franz Gerhard Wegeler from early youth." (subskribo postulita)
  2. ADB: Wegeler, Franz Gerhard @ Allgemeine Deutsche Biographie Alirita la 19an de marto 2018.