Franz Vranitzky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Vranitzky
Persona informo
Franz Vranitzky
Naskiĝo 4-an de oktobro 1937 (1937-10-04) (86-jaraĝa)
en Vieno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Ekonomik-Universitato de Vieno vd
Partio Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd
Subskribo Franz Vranitzky
Profesio
Okupo politikisto • basketbalisto • ekonomikisto • bankisto vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franz VRANITZKY (naskiĝinta la 4-an de oktobro 1937) estas aŭstra politikisto.

Kariero ekonomia-politika[redakti | redakti fonton]

La diplomita komercisto kaj membro de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio deĵoris de 1961-69 en la Nacia Banko de Aŭstrio. Inter 1970-76 li konsiladis al ministro pri financoj kaj fariĝis poste vicdirektoro ĝenerala de Creditanstalt-Bankverein (ĝis 1981). Inter 1981-84 li estis ĝenerala direktoro kaj estro de la direktorio de Länderbank, inter 1984-86 ministro pri financoj.

Kanceliero de transiro[redakti | redakti fonton]

En 1986 li iĝis kanceliero de koalicio inter SPÖ kaj FPÖ, kiun lastan anstataŭis la ÖVP en 1987. En 1988 li iĝis nacia partiestro de SPÖ. Ambaŭ oficojn transprenis de li en 1997 Viktor Klima. La saman jaron li ekdeĵoris kiel speciala komisiito de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo por Albanujo.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Pro liaj meritoj koncerne la aliĝo de Aŭstrio al Eŭropa Unio li ricevis en 1995 la Karolan Premion.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Claudia Knehs-Vranitzky, Peter Gross, Stephan Maxonus, Rupert Weinzierl (eld.), Ein großer Europäer. Weggefährten über Franz Vranitzky. Löcker Verlag, Wien 2007, ISBN 978-3-85409-471-5.
  • Franz Vranitzky, Rupert Weinzierl (eld.), Europa braucht wieder Politik. Löcker Verlag, Wien 2005, ISBN 3-85409-422-1
  • Franz Vranitzky, Politische Erinnerungen. Paul Zsolnay Verlag, Wien 2004, ISBN 3-552-05177-5
  • Günther Bischof, Anton Pelinka, Ferdinand Karlhofer (eld.): The Vranitzky Era in Austria, New Brunswick, New Jersey 1999, ISBN 0-7658-0490-5
  • Armin Thurnher, Franz Vranitzky: Franz Vranitzky im Gespräch mit Armin Thurnher, Eichborn Verlag, 1992, ISBN 3-8218-1161-7
  • Memportreto pri la junula tempo en: Florian Langenscheidt (eld.): Bei uns zu Hause. Prominente erzählen von ihrer Kindheit. Düsseldorf 1995, ISBN 3430159458

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]