Fratoj Graun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fratoj Graun estis du germanaj komponistoj de la 18-a jarcento. Ili apartenis al la ĉefreprezentantoj de la komponista skolo Erste Berliner Liederschule kaj akiris kelkan konatecon ankaŭ trans la limoj de Reĝlando Prusujo. Je kelkaj konserviĝintaj komponaĵoj (ekz.pianokonĉertoj) ĝis nun ne estas sendube pruvite, al kiu el la fratoj ili estas atribuendaj.

La du naskiĝis en Wahrenbrück (intertempe parto de unuigita urbo Uebigau-Wahrenbrück en Brandenburgio), ricevis sian edukadon ĉe la dresdena Krucgimnazio kaj laboris ĉe la kortego de Frederiko la 2-aJohann Gottlieb Graun (* 1703, † 1771) kiel koncertmajstro, lia frato Carl Heinrich (* 1704, † 1759) ekde 1741 kiel kortega kapelmajstro.

En 1742 oni malfermis per la opero Cesare e Cleopatra de Carl Heinrich la novkonstruitan operejon je Berlino. Carl Heinrich verkis entute 27 operojn, dum kiam lia frato Johann Gottlieb ĉefe okupiĝis sur la kampo de la sakralkomponaĵoj. De li devenas interalie muzikigo de la kantato de Klopstock „Auferstehn, ja auferstehn“.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christoph Henzel: „Studien zur Graun-Überlieferung im 18. Jahrhundert“. Habilitationsschrift an der Universität Rostock, 2001
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Gebrüder Graun » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3318498 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)