Frazeologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frazeologio estas termino lingvoscienca, kiu havas 3 signifojn:

  1. Fako leksikologia, temanta pri fiksitaj vortokombinoj (frazeologiaĵoj) propraj al la studata lingvo. Ĝiaj subfakoj estas la frazeologio historia (studanta la devenon kaj evoluon de frazeologiaĵoj), kaj frazeologio kompara (komparo de frazeologiaj sistemoj de diversaj lingvoj).
  2. La tuta provizo da frazeologiaĵoj de koncerna lingvo.
  3. Aparta esprimmaniero propra al iu socia grupo aŭ individuo (ekz‑e la politikista frazeologio). Vidu ĵargono, idiolekto.

La termino estas tre aktuala en instruado de fremdaj lingvoj, ĉar la frazeologiaĵojn oni devas aparte atenti kaj lerni por eviti miskomprenojn aŭ nekomprenojn.

La stranga difino PIV-a[redakti | redakti fonton]

La PIV-oj difinas:

frazeologi/oZ Λ Frazaranĝo propra al iu lingvo aŭ al iu lingvouzanto.

Tiu difino iomete similas la 3-an signifon indikitan ĉi-supre; tamen en malklara kaj misgvida maniero (frazaranĝo pensigas pri frazosintakso, dum fakte temas plie pri leksiko). Tiu 3-a signifo estas tre malofta en Esperanto (malpli ofta ol la du unuaj), kaj ĝi ne estas Zamenhofa — Zamenhofo uzis la terminon en la senco 2-a, reale la plej ofta ankaŭ en la moderna Esperanto; ekz‑e

Citaĵo
 En la jaro 1905 mia karmemora patro komencis la publikigadon de kvarlingva frazeologio-proverbaro, super kiu li laboris kun amo en la daŭro de longa tempo 
— Proverbaro Esperanta

Do, la citita difino PIV-a estas maltaŭga kaj ignorenda.

Noto terminologia[redakti | redakti fonton]

La termino frazeologio neeviteble trudas la analizon «fraze/ologio», kiu dumaniere ĝenas:

  1. La unua komponanto ‹fraze…› aspektas kiel fuŝita ‹fraz…›. Oni emas korekti al ‹frazologio› (samkiel ni faris ‹meteologio›n el la internacia, sed malkohera ‹meteorologio›).
  2. La dua komponanto sugestas, ke temas pri scienco, dum la plej ofta signifo de la termino temas pri provizo.

Nu, ĉi-okaze la ŝanĝo al frazologio estas plua malplibonigo. Pli regula forme, tia vorto tamen estas pli fuŝa enhave. Ja ĉar neniel temas pri frazoj, tia vorto estas do misgvida; probable ĝuste tia miskompreno kondukis al la PIV-a misdifino.

Etimologie, la vorton «frazeologio» (fakte, la vorton Phraseologie) kreis Miĥaelo Neander en 1558 el la genitivo de la greka φράσις, kiu lasta efektive estas la etimo de nia ‹frazo›, sed kiu malnovgreke havis alian signifon: oratora esprimo, parolturno.

Do, por la racia koherigo ni povus ne forigi la «superfluan» e, sed profiti ĝin por retroformi la vorton frazeo kun la signifo ‹frazeologiaĵo›. Tio estus eĉ pli oportuna kaj pli logika, ol la samsenca kaj similsona angla termino en:phraseme; tio pravigus la malkomponon «fraze/ologio», kaj ebligus malkonfuzi frazeologion kaj frazearon (samkiel ni jam malkonfuzis terminologion kaj la terminaron).


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sabine Friedler, Plansprache und Phraseologie. Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto. Frankfurt a. M. k.a.: Lang, 1999
  • Sabine Fiedler, Pavel Rak, Ilustrita frazeologio, Dobrichovice: KAVA-PECH, 2004
  • Sabien Friedler, Esperanta frazeologio, 2004. 140 p., ISBN 80-85853-57-4.
  • Altenberg, Bengt. 1998. On the Phraseology of Spoken English: The Evidence of Recurrent Word-Combinations In A.P. Cowie (ed.), Phraseology. Oxford: Clarendon Press.
  • Álvarez de la Granja, María (eld.). 2008. Fixed Expressions in Cross-Linguistic Perspective. A Multilingual and Multidisciplinary Approach. Hamburg: Verlag Dr. Kovac.
  • Amosova, N.N. 1963. Osnovi angliyskoy frazeologii. Leningrado.
  • Anscombre, Jean-Claude & Salah Mejri (eld.) 2011. Le figement linguistique: la parole en-travée. Paris: Honoré Champion.
  • Arsentieva, E.F. 2006. Frazeologiya i frazeografija v sopostavitel’nom aspekte (na materiale angliyskogo i russkogo yazikov). Kazan’.
  • Burger, Harald, Dobrovol´skij, Dmitrij, Kuhn, Peter, & Norrrick, Neal. (eld.) 2007. Phraseology: An International Handbook of Contemporary Research: Vols. 1-2, Berlin: de Gruyter.
  • Cowie, A.P. 1998. Phraseology: Theory, Analysis, and Applications. Oxford: Oxford University Press.
  • Cherdantseva, T.Z. 2007. Jazik I ego obrazi: Ocherki po italyanskoy frazeologii. Moskva: URSS.
  • Everaert, Martin, Erik-Jan van der Linden, André Schenk & Rob Schreuder (eld.) 1995; Idioms: Structural and Psychological perspective. Hillsdale, NJ: Lawrence Erlbaum.
  • Gläser, Rosemarie. 1998. The Stylistic Potential of Phraselological Units in the Light of Genre Analysis In A.P. Cowie (eld.), Phraseology. Oxford: Clarendon Press.
  • Häusermann, Jürg. 1977. Hauptprobleme der deutschen Phraseologie auf der Basis sowjetischer Forschungsergebnisse. Tübingen
  • Knappe, Gabriele. 2004. Idioms and Fixed Expressions in English Language Study before 1800. Peter Lang.
  • Kunin, A.V. 1967. Osnovnie ponjatija angliyskoy frazeologii kak lingvisticheskoy disciplini. In Anglo-russkiy frazeologicheskiy slovar, 1233–1264. Moskvo.
  • Kunin, A.V. 1970. Angliyskaya frazeologiya. Moskvo.
  • Kunin, A.V. 1972. 'F'razeologija sovremennogo angliyskogo yazika. Moskvo.
  • Kunin, A.V. 1996. Kurs fraseologii sovremennogo angliyskogo yazika. 2-e izd. pererab. Moskva: Visshaya Shkola.
  • Mel’čuk I.A. 1995. Phrasemes in Language and Phraseology in Linguistics. In Martin Everaert, Erik-Jan van der Linden, André Schenk & Rob Schreuder (eds.), Idioms: Structural and Psychological perspectives, 167–232. Hillsdale, NJ: Lawrence Erlbaum.
  • Mokienko, V.M. 1989. Slavjanskaya frazeologiya. Moskva: Visshaya Shkola.
  • Molotkov, A.I. 1977. Osnovi frazeologii russkogo jazika. Leningrado: Nauka.
  • Nazaryan, A.G. 1987. Frazeologiya sovremennogo frantsuzkogo jazika. Moskvo.
  • Raichshtein, A.D. 1980. Sopostavitelniy analiz nemetskoy I russkoy frazeologii. Moskvo: Visshaya Shkola.
  • Shanskiy, N.M. 1985. Frazeologiya sovremennogo russkogo yazika. Moskvo: Visshaya Shkola.
  • Soloduho, E.M. 1982. Problemi internazional'noy frazeoologii. Kazan’.
  • Zhukov, V.P. 1978. Semantika frazeologicheskih oborotov. Moskvo: Prosveshenie.
  • Zuckermann, Ghil'ad 2003. Language Contact and Lexical Enrichment in Israeli Hebrew. Palgrave Macmillan.