Frederick Denison Maurice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederick Denison Maurice
Persona informo
John Frederick Denison Maurice
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1805 (1805-08-29)
en Normanston
Morto 1-an de aprilo 1872 (1872-04-01) (66-jaraĝa)
en Londono
Tombo Tombejo Highgate vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Exeter College • Halo Triunuo vd
Familio
Patro Michael Maurice vd
Patrino Priscilla Hurry vd
Gefratoj Ann Cobb Maurice • Mary Atkinson Maurice • Emma Lydia Maurice • William Hurry Maurice • Lucille Young Maurice • Priscilla Hurry Maurice • Harriet Theodosia Maurice • Jane Esther Maurice • Elizabeth Maurice vd
Edz(in)o Georgina Frances Hare-Naylor • Anna Eleanor Maurice vd
Infanoj John Frederick Maurice • C. Edmund Maurice vd
Profesio
Okupo teologo • filozofoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Frederick Denison Maurice, ofte konata kiel F. D. Maurice (29a de Aŭgusto 18051a de Aprilo 1872), estis angla teologo, religia aŭtoro, kaj elstara figuro de la Kristana socialismo.

Maurice estis implikita kun gravaj instrusistemaj iniciatoj. Li helpis fondi Queen's College por la eduko de guvernistinoj en 1848. Li estis la orientiga lumo kaj unu el la reklamantoj kaj fondintoj de The Working Men's College (La kolegio de la laboristoj) (1854), estante ĝia rektoro inter 1854 kaj 1872.[1] Kun Frances Martin li starigis la kolegion de la Working Women (laboristinoj) en 1874.[1] Li forte rekomendis la forigon de universitataj testoj (1853), kaj ĵetis sin kun granda energio en ĉio kio trafis la societan vivon de la homoj. Iaj malsukcesaj provoj ĉe kunlaboro inter laboristoj, kaj la movado konata kiel Kristana socialismo, estis la tuja rezulto de lia instruado. En 1866 Maurice estis nomumita Knightbridge Professor pri Morala Filozofio en Kembriĝo, kaj de 1870 ĝis 1872 estis oficanto de Skt. Edward en tiu grandurbo.

Sociala reformisto, kelkaj konsideras Maurice pioniro. La kondiĉo de la senhavuloj de la grandurbo turmentis lin; la signifo de la sociaj demandoj engaĝitaj estis ŝarĝo kiun li povis apenaŭ porti. Laboristoj de ĉiuj opinioj ŝajnis fidi lin eĉ se ilia fido al aliaj religiemaj viroj kaj ĉiuj religiaj sistemoj fadis, kaj li havis potencon de altirado por kaj la fanatikulo kaj la forpelito.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 J. F. C. Harrison ,A History of the Working Men's College (1854–1954), Routledge Kegan Paul, 1954

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Masterman, C. F. G., Frederick Dennison Maurice, in series, Leaders of the Church, 1800–1900, London: A.R. Mowbray (1907), xi, 240 p.
  • Alec Vidler, Witness to the Light: F. D. Maurice's Message for Today (1948)
  • Alec Vidler, The Theology of F. D. Maurice (1948)
  • Alec Vidler, F. D. Maurice and Company (1966)
  • Jeremy Morris, F. D. Maurice and the Crisis of Christian Authority. Oxford University Press, 2005. ISBN 978-0-19-926316-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]