Freguesia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Freguesia (plurale: freguesias) estas la nomo kiun la portugallingvaj landoj donas al administraj entoj en kiujn dividiĝas municipo (concelho), kaj kiuj konsistigas la plej malgrandajn teritoriajn dividojn de la lando. La kutima traduko en tekstoj publikigitaj de Portugala Esperanto-Asocio estas "komunumo".

Praktike komunumoj koincidas kun

  • urb(eg)kvartaloj,
  • areoj da maldense loĝata kamparo, aŭ
  • urbetojvilaĝoj (plejofte kun ĉirkaŭa kamparo kaj eĉ vilaĝetoj).

Ofta erara traduko estas "paroĥo", ĉar historie komunumoj derivis de religiaj (katolikaj) geografiaj unuoj, kiel okazas en aliaj landoj, ekzemple Andoro. En antaŭa tempo, la termino "freguês" nomumis la paroĥanojn aŭ kredantojn kiuj estis "fregueses", kiuj "apartenis" iamaniere al la paroĥestro. Tial la termino "fregueses" kutimas kaj en Portugalio kaj en Brazilo, kie ĝi ankaŭ signifas kliento de komerc-entrepreno.

Alia malkonvena traduko estas "distrikto" — ja tiu “internacia vorto” estas uzata en Portugalio ne por urbero sed por multe pli vasta regiono.

En Portugalio ekzistas 4257 komunumoj laŭ datumoj de la jaro 2004, kun teritorioj kiuj povas superi 100 km² aŭ nur havi kelkajn hektarojn, la enloĝantaro varias de dekoj al dekmiloj. Al la municipoj koncernas doni sugestojn al la parlamento pri la kreado de novaj komunumoj en ilia respektiva teritorio, kiuj devas obei aron da fiksitaj kriterioj de la leĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]