Frida Konstantin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frida Konstantin
Memportreto kun kato de Frida Konstantin
Memportreto kun kato de Frida Konstantin
Persona informo
Naskonomo Lohwag Frida
Naskiĝo 10-an de majo 1884 (1884-05-10)
en Vieno
Morto 29-an de decembro 1918 (1918-12-29) (34-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo Hispana gripo
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ernesztin Lohwag
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Frida Konstantin, laŭ hungarlingve kutima nomordo Konstantin Frida estis hungara pentristo, grafikisto. Ŝia origna familia nomo estis Lohwag, ŝia fratino, Ernesztin Lohwag same estis pentristo, tial Konstantin prenis alian familian nomon. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Szablya Jánosné.

Kampara domo pentrita de Frida Konstantin

Frida Lohwag [1] naskiĝis la 10-an de majo 1884 en Vieno, ŝi mortis la 29-an de decembro 1918 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frida Lohwag devenis el hungara familio. Ŝi studis pentroarton en 1900 en privata lernejo de Simon Hollósy en Munkeno, poste de Ferenc Szablya-Frischauf inter 1905–1907. Ŝi debutis en ekspozicio en 1907. Ekde 1913 ŝi ofte vivis en kastelo ĉe Nagyőr. Ŝi kreis ankaŭ grafikaĵojn. Ŝi edziniĝis en 1918, sed ŝi mortis pro hispana gripo post monatoj.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (plurfoje inter 1907-1917, 1922)
  • Vieno (1909)
  • Lejpcigo (1914, premiita kun arĝenta medalo)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • vidu la bildojn!

Fontoj[redakti | redakti fonton]