Friedrich von Berchtold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich von Berchtold
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1781 (1781-10-25)
en Stráž nad Nežárkou
Morto 3-an de aprilo 1876 (1876-04-03) (94-jaraĝa)
en Buchlovice
Lingvoj ĉeĥa
Loĝloko Ĉeĥio
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstra imperio
Alma mater Universitato de Karolo
Familio
Patro Prosper Anton Graf Berchtold
Okupo
Okupo botanikisto • filikisto • briofitologo • kuracisto • vojaĝisto
vdr

Grafo Friedrich Carl Eugen Vsemir von BERCHTOLD, barono von Ungarschitz (en ĉeĥa: Bedřich Karel Eugen Všemír Berchtold hrabě z Uherčic) (25a de oktobro 1781 – 3a de aprilo 1876), estis German-parolanta bohemia kuracisto kaj botanikisto devena el Aŭstrio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Berchtold naskiĝis en Stráž nad Nežárkou (germane Platz an der Naser) (nune en Distrikto Jindřichův Hradec), en la Aŭstria Imperio.

Li gradiĝis el medicina altlernejo en 1804, post kio li praktikis medicinon kaj dediĉis multon de sia tempo al botaniko kaj al natura historio. Li finfine abandonis la regulan medicinan praktikon kaj veturis tra Eŭropo, Mezoriento kaj Brazilo. Li kunaŭtoris kelkajn esplorartikolojn kun la botanikistoj fratoj Carl Borivoj Presl kaj Jan Svatopluk Presl, kiel grava taksonomia verko, O Prirozenosti Rostlin.[1]

Arda proponanto por la ĉeĥa nacia revivado, Berchtold partoprenis en la establado de la Praga Nacia Muzeo. Li mortis en 1876 en Buchlau (nune Buchlovice), Moravio (nune parto de la Ĉeĥa Respubliko).

La genro Berchtoldia C.Presl (sin. Chaetium Nees) estis nomita liahonore.

Memortabulo de Berchtold en municipa oficejo en la vilaĝo Tučapy (Tábor Distrikto), Ĉeĥa Respubliko.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stafleu, Frans A.; Cowan, Richard S. (1976–1988). Taxonomic literature: a selective guide to botanical publications and collections with dates, commentaries and types: Taxon. Lit., ed. 2 (TL2) (2a eld.). Utrecht: Bohn, Scheltema & Holkema. ISBN 90 313 0224 4. v.1 A–G 1976 Berchtold, Friedrich pp. 182–184.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]