Frigyes Reiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frigyes Reiner
Persona informo
Naskonomo Frederick Martin Reiner
Naskiĝo 19-an de decembro 1888 (1888-12-19)
en Budapeŝto
Morto 15-an de novembro 1963 (1963-11-15) (74-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Tombo Willowbrook Cemetery
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsonoAŭstrio-Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Berta Gerster
Okupo
Okupo dirigentokomponistomuzikisto
vdr

Frigyes Reiner [fridjeŝ rejner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reiner Frigyes, ekster Hungario Fritz Reiner [fric] estis hungara dirigento, helpekzercisto, altlerneja instruisto.

Frigyes Reiner [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1888 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de novembro 1963 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Reiner devenis el juda familio, kie li frue konatiĝis kun la muziko. Li studis pianadon kaj komponadon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio ekde 1905. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Thomán, Kálmán Chován kaj Béla Bartók. Li akiris la unuan postenon en Népszínház, komence li estis helpekzercisto, poste dirigento. En la teatra jaro 1910 li dirigentis en Ljubljano, poste inter 1911-1914 en Teatro Városi, inter 1914-1921 en kortega operejo de Dresdeno. En 1922 li translokiĝis al Usono, kie li dirigentis en multe da urboj. Li ekinstruis en 1931 en Filadelfio (Pensilvanio). Li ekhavis usonan ŝtatanecon, sed li kelkfoje hejmenvenis al Hungarlando, kie li dirigentis. En la lastaj jaroj pro korproblemoj li estis nur konsilisto. Li edziĝis kvarfoje, resume li havis 3 filinojn.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]