Fritz Sauckel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fritz Sauckel
Persona informo
Fritz Sauckel
Naskiĝo 27-an de oktobro 1894 (1894-10-27)
en Haßfurt, Bavario
Morto 16-an de oktobro 1946 (1946-10-16) (51-jaraĝa)
en Malliberejo de Nurenbergo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Sauckel-vilao vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Infanoj 15
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fritz SAUCKEL (naskiĝinta la 27-an de oktobro 1894 en Haßfurt, mortinta la 16-an de oktobro 1946 en Nürnberg) estis germana politikisto dum la nacisocialisma tempo. En Vajmaro ekzistas ĝis hodiaŭ lia belega vilao.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sauckel nombriĝas inter la plej gravaj helpantoj de Adolf Hitler. Ankoraŭ en la batalotempo de la nazioj la filo de leterportisto iĝis en 1927 goviestro en Turingio kaj ebligis la ununuran registarpartoprenon de NSDAP en 1930. En aŭgusto 1932 li akiris la potencon en Turingio, do ankoraŭ antaŭ la potencakiro de Hitler en Berlino!

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Poste li faris Turingion la modela govio de Nazia Germanio. Li ekzemple instrumentigis la tradician kulturpejzaĝon kaj klopodis transformi la socion. Li ankaŭ petis la instalon de Koncentrejo Buchenwald apud Vajmaro. Li timitis pro brutala luktado kontraŭ ĉiuj politikaj kaj ekleziaj kontraŭuloj kaj tre engaĝiĝis en la senrajtigo de la judoj.

En 1942 li iĝis ĉefa komisiito pri labororganizado. Post la unuaj problemoj de Wehrmacht enmilite Sauckel ankoraŭ altigis la punlaboradojn por finance helpi la registaron berlinan. Sauckel estis kondamnita al morto dum la Nurenbergaj procesoj en 1946 kaj pendumita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]