Frostrezisteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frostrezisteco estas termino el la biologio. Frostreszista estas planto aŭ populacio, kiu ne estas sentiva kontraŭ malaltaj temperaturoj sub 0 °C . La termino uzeblas ĉe plantoj en ilia natura ĉirkaŭ. Se temas pri importitaj aŭ ĝardenplantoj la esprimo vintrorezisteco pli taŭgas.

Ĉiu planto havas por si optimuman temperaturamplekson, kiu koincidas al siaj naturaj regionoj de disvastiĝo aŭ arealo. Se la aertemperaturo estas tro alta, la planto ricevas varmegŝokon kaj mortas malbonkaze. Se la temperaturo estas tro malalta, la planto ankaŭ suferas malvarmŝokon) kaj formortas parte aŭ komplete. Grava indikatoro estas la ŝosadtemperaturo. Ĉe plantoj de la moderaj zonoj la komenco de la etendiĝkresko estas ĉe temperaturoj iom super la frostpunkto, ĉe tropikaj plantoj maljam nur ĉe 12–15  °C.

La frostrezisto estas eco de preskaŭ ĉiuj multjaraj plantspecoj, kiuj nature kreskas en regionoj de pli ol 40° norda aŭ suda latitudo. Ĝi dependas unuflanke de la kemia konsisto de la plantaj sukoj en trunko, tigoj kaj folioj ktp. kaj konstruo, aliflanke de ilia ekipado kun nutraĵelementoj – precipe kun kalio. Kalio respondecas pri la regulado de la akvamastrumado en la ĉeloj. Sufiĉa ekipado de kalio havas rektan pozitivan influon al la frostrestisto de unuopaj plantoj.

Pri la plantaj strategioj de transvivado ĉe malaltaj temperaturoj legu la artikolon: malvarmstreso ĉe plantoj.

Gravaj influfaktoroj[redakti | redakti fonton]

La frostrezisto dependas de pluraj faktoroj:

Granda rolo ludas la origino de la planto, ĉela sama specio el la tropikosubtropiko havas oft pli malgrandan frostreziston ol plantoj el pli malvarmaj regionoj, sed la frostreszisto estas influigebla parte de la ĝusta flegado.

Ĝis kelkaj grasoj sub nulo frostsentivaj plantoj povas transvivi, se la tempodaŭro estas mallonga. Certan influon ankaŭ havas la alklimatiĝado. Por rezisti fortan froston necesas, ke la protoplasmo de la ĉeloj estas nefrostigaj.

Ekzemploj de frostrezisteco[redakti | redakti fonton]

Kulturpomo kaj aliaj fruktarboj el moderaj klimatoj estas frostrezistaj. Malpli frostrezistaj estas persikoj kaj abrikotoj. Ambaŭ emas al frostkrevaĵoj ĉe tigoj kaj trunkoj. Ankaŭ la arbustoj el la moderaj klimatoj havas frostrezisto ĝis ĝi ĉ. −20  °C aŭ pli, dum unujaraj plantoj frostmortas en malfrua aŭtuno. Ankaj inter la palmoj ekzistas plurajn dudekojn da frostrezistas specioj. De la ĉ. 2000 tropika specioj kelkaj bezonas minimumajn temperaturojn de 15 ĝis 20  °C. Sed inter ili ankaŭ ekzistas kelkaj, kiuj toleras malgrandajn aŭ mezgrandajn frostperiodojn. Inter ili estas i.a. Trachycarpus fortunei, kiu troviĝas de Orientazio ĝis Himalajo, tie ĝis alteco de 2400 m sper marnivelo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rolf Bühl et al.: Mehr Freude am Garten. Zier- und Nutzpflanzen für drinnen und draußen. Verlag Das Beste, Stuttgart 1978

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]