Fruktozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Struktura formulo de la fruktozo
3D Struktura formulo de la fruktozo
Fruktozo


Fruktozo aŭ fruktosukero estas la formo de la sukero troviĝanta en la fruktoj kaj en mielo. Ĝi estas *livoĝira monosaĥarido kiu havas la saman formulon kiel la glukozo, sed ĝi havas alian strukturon. Kvankam la fruktozo estas heksozo (havas 6 karbonajn atomojn), ĝi ĝenerale ekzistas en la formo de 5-karbonatoma hemiketala ringo kiel furanozo (la 6. karbonatomo ligiĝas al la ringo ekstere). Ĉiu frukto enhavas nature certan kvanton da fruktozo (ofte ligitan kun glukozo) kaj oni povas ĝin ekstrakti kaj koncentri por produkti alternativan sukeron. La fruktozo estas ofte uzata por nutraĵoj de diabetuloj aŭ por homoj, kiuj havas problemon pri hipoglikemio, ĉar ĝi malkonstruiĝas pli malrapide ol la kansukero (saĥarozo) kaj ĝi estas pli dolĉa ol sakaĥozo, tiel ĝi havas pli favoran efikon al la sangosukera nivelo. Tamen kelkaj homoj malbone akceptas fruktozon, tiel la fruktozo ne estas konvena por ĉiu, kiuj havas saĥarozan netoleron.

'*'livoĝira molekulo: ĝi deflankas maldekstren la alvenantan polarigitan lumon (glukozo turnas la lumon dekstren – dekstroĝira)


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]