Fulnek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fulnek
urbo
Urbodomo en Fulnek
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Fulnek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Fulnek
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Memorindaĵoj Kirko en Fulnek preĝejo, Fulnek kastelo, Aŭgustena monaĥejo
Rivero Husí potok
Situo Fulnek
 - alteco 320 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 00″ N 17° 55′ 00″ O / 49.71667 °N, 17.91667 °O / 49.71667; 17.91667 (mapo)
Areo 68,46 km² (6 846 ha)
Loĝantaro 5 545 (2023)
Denseco 81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1293
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 45
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 599352
Katastraj teritorioj 11
Partoj de urbo 11
Bazaj setlejunuoj 12
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Fulnek
Retpaĝo: www.fulnek.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Fulnek estas urbo en Ĉeĥio situanta en Moravio, proksimume 30 km de urbo Opava. Vivas ĉi tie 5 545 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bílovec, Větřkovice, Vrchy, Hladké Životice, Heřmanice u Oder, Odry, Suchdol nad Odrou, Březová, Skřipov, Bílov kaj Kujavy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita de sinjoroj el Lichtenburk, la unua mencio pri ĝi devenas el la jaro 1293. Fulnek apartenis pli malfrue al pluraj posedantoj, inter kiuj estis Kostkidoj el Postupice, Jiří z Poděbrad, Jan el Žerotín kaj aliaj. En la jaro 1426 la urbo estis konkerita de husana hetmano Jan Tovačovský el Cimburk. En la 15-a kaj la 16-a jarcentoj estis en la urbo frateca unueco kaj lernejo de ĉeĥaj fratoj. En la jaro 1786 ĉi tie estis fondita fabriko por drapoj kaj en la jaro 1839 sukerfabriko. La drapproduktado floris, laboris ĉi tie ankaŭ fulilejo kaj kolorigejo. La unua fabriko por silkaj kaptukoj estis fondita en 1824, pli malfrue granda drapprodukta fabriko, segejo, fabriko por meblaro, bierfarejo kaj produktado de ludiloj. Dum la dua mondmilito granda parto de la urbocentro forbrulis. La historia urbocentro renovigita laŭ proponoj de arkitekto Z. Sedláček.

Pri la frateca unueco estas mencio jam en 1483. En la jaroj 16181621 ĉi tie agadis kiel administranto de la frateca komunumo kaj frateca pli supera lernejo Johano Amoso Komenio, kiu ĉi tie verkis kelkajn siajn verkojn kaj prilaboris mapon de Moravio, eldonita poste en 1627. Kastelo sur monteto super la urbo sur loko de gotika burgo konsistas el supra kaj suba kasteloj. La supra kastelo estas renesanca el la 2-a duono de la 16-a jarcento, lasta etaĝo kaj turo estas el 1633. Post incendio en 1801 renovigita nur norda alo. La suba kastelo estas baroka el fino de la 17-a jarcento. La frateca unueco, nun muzeo kaj monumento de J. A. Komenio, nacia kultura memorigaĵo, estas el la jaro 1407. En la jaro 1612 ĝi estis alikonstruita en preĝlokon, en la jaro 1691 en hospitalon. Ĝi ensumigas kapelon kaj loĝkonstruaĵon kun renesanca portalo. Aŭgustena monaĥejo estas devene gotika el komenco de la 15-a jarcento (kruca koridoro). Aŭgustena preĝejo sur altaĵo super placo estas baroka konstruaĵo el la jaroj 17481760. Tombejo sur kapuĉula monteto el duono de la 17-a jarcento kun kapelo frue baroka el 1632, ostejo el 1660 kaj frue baroka pordego.

En Fulnek estas memortabulo kaj monumento de J. A. Komenio, en la placo statugrupo el la jaro 1728, statuo de Johano Nepomuka el 1769. Pluaj monumentoj havas ĉi tie František Palacký kaj Petr Bezruč.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 628
18807 814
18907 430
19007 538
19107 713
19216 818
JaroLoĝantoj
19307 458
19504 682
19615 823
19705 945
19806 455
19916 225
JaroLoĝantoj
20016 053
20145 825
20165 757
20175 740
20185 702
20195 656
JaroLoĝantoj
20205 592
20215 356
20225 484
20235 545

Membrigo de la urbo[redakti | redakti fonton]

La urbo membriĝas en 11 partojn situantaj sur 12 katastraj teritorioj:

Ĝis la jaro 1997 konsisto de la urbo estis ankaŭ Kujavy.

Divido de la katastraj teritorioj inter Moravio kaj Silezio:

  • Moravio: Fulnek (plimulto de la katastro), Děrné (malgranda parto de la katastro), Jerlochovice (preskaŭ la tuta katastro), Jestřabí u Fulneku, Moravské Vlkovice, Pohořílky u Kujav, Stachovice
  • Silezio: Děrné (plimulto de la katastro), Dolejší Kunčice, Fulnek (malpli granda orienta parto de la katastro ekzemple kun stratoj Bílovecká, kelke da domoj de stratoj Děrenská, Švédská kaj L. Mašínové. Sed al Fulnek estis alligita al la 1-a de januaro 1960 de la silezia municipo Děrné sole loka parto nomata Na Slezi, dume resto plejparte nur en la jaro 1989), Jerlochovice (tre malgranda parto de la katastro), Jílovec, Lukavec u Bílovce, Slezské Vlkovice

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Fulnek naskiĝis episkopo Jan Leopold Hay (17351794), inspirinto de tolerema patento de imperiestro Jozefo la 2-a kaj mecenato Ferenc Hopp.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.