Fundamento (konstruado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri konstruado. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Fundamento (apartigilo).
Vido transversa de la fundamento de la televidturo de Stutgarto.
Puta fundamento fusata por starigi kolonon. Tiu ĉi kolonon estos subtenanta fervojan ponton

Fundamentobazo estas en la konstruado masonaĵo servanta kiel bazo por konstruaĵo.[1] Pli precize ĝi utilas por transpasi la ŝarĝon el la supraj elementoj al la grundo por ke tiuj ne suferu.

Laŭ Francisko Azorín bazo estas Malsupra, subportanta parto de objekto, de konstruelemento.[2] Kaj li indikas etimologion el greka basis kaj el latina basis.[3]

Laŭ Francisko Azorín fundamento estas Masonaĵo servanta kiel apogbazo por konstruaĵo, ofte sur plej firma fundo de tereno.[4] Kaj li indikas etimologion el latina ffundamentum (fondaĵo),[5] kaj li aldonas terminon fundamenti, por fari la bazon de konstruotaĵo.[6]

En transa senco la vorto "fundamento" signifas bazo por alia afero, ekzemple la Fundamento de Esperanto.

Determino de la profundoj de la fundamento[redakti | redakti fonton]

Laŭ iuj ĝeneralaj gvidlinioj, la profundo de la fundamentoj estos determinita ĉe profundo kie estas grundakvo sur konstanta nivelo, tiel ke la ŝanĝoj en la grundakva nivelo ne influos la stabilecon de la strukturo. Grunda akvo ne ĉiam estas la ĉefa faktoro por determini la profundon de la fundamento, ĉar estas areoj, kie ne ekzistas grundakvo proksime al la grundo kaj estas grundoj, kies grundakvo ne grave influas iliajn mekanikajn proprecojn. [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Reta Vortaro, kapvorto fundamento
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 106.
  3. Azorín, samloke.
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 79.
  5. Azorín, samloke.
  6. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]