Funikularo de Bakuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Funikularo de Bakuo
Veturilo de funikularo de Bakuo dum la 1-aj Eŭropaj Ludoj de 2015
Veturilo de funikularo de Bakuo dum la 1-aj Eŭropaj Ludoj de 2015
funikularo
Ĝeneralaj informoj
Loko Bakuo, Azerbajĝano
Transportsistema speco Funikularo
Komenco de trafiko 1960
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 455 m
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 2
Nombro de stacioj 2
vdr

La Funikularo de Bakuo (azerbajĝane Bakı funikulyoru) estas funikularo en Bakuo (Azerbajĝano). Ĝi kunligas placon en Avenuo Neftjanikov kun Parko Nagornij. La direktoro estas Tofig Ismajlov.

Teĥnikaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fervoja trako: unusola kun preterpasejo
  • Longeco: 455 metroj.
  • Stacioj: 2.
  • Veturiloj: du veturiloj BF-1 kaj BF-2.
  • Funkciado: Elektra, per kablo
  • Maksimuma rapideco: 2,5 m/s
  • Poveturila kapacito: 28 pasaĝeroj
  • Potaga kapacito: 2000 pasaĝeroj
  • Intervalo inter du veturoj: 10 minutoj
  • Daŭro de veturado: 4 minutoj
  • Prezo de vojaĝo: 0,50 AZN (en februaro 2017). Nur kontanta mono
  • Malfermita de 10:00 ĝis 22:00, fermita lundon

Historio[redakti | redakti fonton]

La Funikularo estis konstruita laŭ iniciato de Aliŝ Lemberanskij. Ĝi estis malfermita en 1960. Ekde 2006, la direktoro de la funikularo estas Tofig Ismajlov. Estas stabo de 11 homoj. En la sovetia epoko, la veturiloj estis konstruitaj en la Leningrada fabriko VARZ. La Ĉefa konstruisto de la funikularo estis Arakelov Radĉik Avakoviĉ.

Moderna funikularo[redakti | redakti fonton]

En 2001 revizio kaj renovigo estis realigita en funikularo de Bakuo. La sekvantaj riparoj estis realigitaj en 2007. Uzo de modernaj teĥnologioj en la riparo ebligas forigi la bruon de la relo kiam la veturilo moviĝas. En la planoj de Ministerio de Transporto de Azerbajĝano kaj Urbestra Oficejo de Bakuo estas modernigo kaj pligrandigo de funikularo de Bakuo. Per veturilo de funikularo, sub la okuloj de civitanoj kaj gastoj de la azerbajĝana ĉefurbo malrapide disfaldiĝas belega panoramo de la urbo kaj parto de la Kaspia maro.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

Proksime de la funikulara stacio troviĝas gastejo por eminentaj vizitantoj. Fotado kaj kameraado estas malpermesitaj.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Бакинский фуникулёр en la rusa Vikipedio.